Novaĵoj
ILEI 2012 : La Konferenco de ĉiuj superlativoj
Kategorio: Movado; Dato: 2012-08-01 06:42:53
Antaŭ kelkaj tagoj finiĝis la ILEI-Konferenco en Kunming, provinco Yunnan, Ĉinio.
Partoprenis efektive 104 personoj el 19 landoj, do temas pri la plej granda ekstereŭropa konferenco. La urbo Kunming situas je proks. 1900 m super marnivelo kaj ofertis al la gastoj tre agrablan klimaton mildan. La Profesia Kolegio pri Artoj akceptis la Konferencon kaj enorme helpis en ĉiuj aspektoj de la organizado. La provinca registaro subtenis la Konferencon. Efika Loka Konferenca Komitato bonege laboris sub la gvidado de Profesorino Gong, « Arko ».
Estis elektojaro, do la...
Kurso pri Internacia komunikado - internaciaj lingvoj -
Kategorio: Movado; Dato: 2012-07-15 22:18:47
La anglalingva elektebla tutjara kurso Internacia komunikado – internaciaj lingvoj sukcese finiĝis la 3-an fojon por la gestudentoj de la Lingvistika Instituto de UAM kun la partopreno de eksterlandaj gestudentoj per Erasmus. En la dua semestro de la kurso gvidata far prof. Ilona Koutny kaj Michael Farris la gestudentoj mem provis plani lingvon krom studado de internaciaj lingvoj, i.a. Esperanto. La eksperimento , kiun d-ino Katalin Kovats faris antaŭ kelkaj jaroj en la Altlernejo Berzsenyi (Szombathely, HU) pruviĝis bona ideo. Ili konsciiĝis pri lingvaj strukturoj, la skemismo kaj koncizeco de esperanto klare...
ESPERANTISTOJ AKTIVAS EN RIO+20
Kategorio: Movado; Dato: 2012-06-19 17:41:02
La fama urbo Rio-de-Ĵanejro en Brazilo gastigas la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, Rio+20 , okazantan de la 13-a ĝis la 22-a de junio. Ŝtatestroj kaj aliaj politikistoj el 193 membroŝtatoj de UN kaj reprezentantoj de la civila socio kunvenas en la kongresejo Riocentro. La nomo Rio+20 referencas al la unua tia konferenco en Rio-de-Ĵanejro en 1992.
Samtempe okazas Kupolo de la Popoloj, kie renkontiĝas miloj da NRO-reprezentantoj por observi la laborojn de la registaraj reprezentantoj kaj por komune ellabori...
Grava peto - RIO+20 / fina voĉdonado kun ŝancoj por ni
Kategorio: Movado; Dato: 2012-06-06 23:55:36
Alvoko baze de la cirkulero de Stefan Keller:
Ĵus komenciĝis la tutmonda, tutpublika voĉdonado pri la rekomendoj por la konferenco Rio+20.
Du rekomendoj de esperantistoj eniris la voĉdoneblajn rekomendojn. El la po dek rekomendoj laŭtemaj, 3 pluiros al pli altnivela pritraktado.
Nun la tuta mondo povas facile voĉdoni, sen neceso registriĝi. Do, proporcie, ni bezonas nun multegajn subtenvoĉojn (pli ol por la antaŭa fazo) por ke ili havu ŝancon esti inter la 3 elektotaj.
La du...
Esperantistaj lingvoinstruistoj serĉatas por labori en Ĉinio
Kategorio: Movado; Dato: 2012-05-18 14:19:31
La altlernejoj en Changzhou, Jiangsu-provinco, Ĉinio, engaĝos instruistojn de la japana, korea, kaj angla lingvoj, kiuj devas esti esperantistoj.
Changzhou-a Teknika Altlernejo de Turismo kaj Komerco kaj Liu Guojun Profesia Teknika Altlernejo en Changhzou estas profesiaj altlernejoj, kiuj intencas engaĝi instruistojn de la japana, korea kaj angla lingvoj . La kondiĉoj por kandidatoj de...