Novaĵoj
RISKO-novaĵoj: Valentin Melnikov en duobla rolo
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-31 22:33:22
Apenaŭ estas novaĵo en la RISKO-ludo, ĉar en la unua loko finis la aŭgustan ludon denove vmel (Valentin Melnikov) el Rusio.
Tamen estas interese, ke Barbulo , al kiu transiras la premio de Valentin, elektis ĝuste premion, kiu devenas de Valentin, nome la poemaron Eŭgeno Onegin , tradukitan kaj ofertitan por la ludo de Valentin. Tiel li ne nur cedas, sed ankaŭ en la reala vivo DONAS sian premion al Barbulo ( József Cseh) el Hungario.
...
Edukado.net kaj Kapriol' pri la kultura diverseco
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-31 15:02:18
La 30an de aŭgusto 2015 la direktoro de la paĝaro wwww.edukado.net ĉeestis la festan prezentadon de la nova KD "Niewelnacht Lieten" de frisa muzikgrupo Kapriol’. La kolekto entenas kantojn kaj dancmelodiojn bazitajn sur malnovaj frisaj fontoj. El ĉi tiu preskaŭ forgesita repertuaro, la grupo kreis buntajn, liberajn prilaboraĵojn el multaj muzikstiloj el diversaj regionoj kaj epokoj, kiel folko, renesanco, mezepoko, kelta...
Risko en julio ankaŭ dum la kongreso
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-01 23:02:46
Pro nia partopreno kaj laboroj dum la 100-a Universala Kongreso mi iom malfrue raportas pri la juliaj rezultoj de la RISKO-ludo.
En tiu ĉi monato partoprenis la ludon 121 personoj. En la unua loko finis la ludon du konkurantoj: euxgeno (Eŭgeno Liĉaŭka el Belorusio) kaj nicolee (Nicole Else el Aŭstralio),
Ambaŭ gajnintoj estis jam premiitaj ene de la lastaj 12 monatoj, tial ilia donaco transiras al la sekva, ĝis nun neniam premiita ludanto Koninda (Derek Roff el Usono). Koninda elektis muzikdiskon de...
Raporto el Lillo
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-29 10:52:44
Inter la 25a de julio kaj 1a de aŭgusto okazas en la franca urbo Lillo la 100a jubilea kongreso de Esperanto. Al ĝi aliĝis 2570 kongresanoj el 81 landoj.
Nia retejo edukado.net kontribuas al la riĉa programo per multaj eroj kaj laboro.
Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge gvidas paroligajn kursojn je du niveloj ĉiun tagon en du horoj. La kursoj estas tre sukcesaj, partoprenas ilin 70-80 personoj,...
Komenciĝis la ILEI-konferenco en la belga Oostende
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-18 23:20:43
En la antaŭkongresa semajno okazas en tiuj ĉi tagoj la tradicia ILEI-konferenco, norde de Lillo, en la belga marborda urbo Oostende. Al la konferenco de instruistoj aliĝis 159 personoj el 34 landoj. La konferencanoj loĝas kaj plejparte laboras en junulara gastejo, troviĝanta je cento da metroj de la marborda bulvardo.
Vendredon, la 17an vespere la kunvenintoj plenigis per tipaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj siajn naciajn tablojn kaj gustumigis frandaĵojn unu al la aliaj, dum babilado kaj diskutoj.
La 18an de julio, matene en festa malferma programo komenciĝis oficiale la ILEI-semajno....