Novaĵoj

Germana gazeto pri la Ratkaptista bando kaj Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-11 09:34:46

Ni kun ĝojo plusendas al vi informon pri aperinta gazetartikolo, kiu rezultis el la vigla Esperanto-agado de la Ratkaptista grupo el Hameln. La 5an de aprilo aperis tutpaĝa artikolo pri la jubileo de Esperanto en la loka germana gazeto Dewezet. Ĝi enhavas ankaŭ bazajn informojn pri la lingvo mem. En la reta versio de la gazeto estas ankaŭ kelkaj sonekzemploj (ligoj al la ratkaptista kanto, al muzaiko kaj la "Patro nia") sub la titolo "Eine Sprache feiert Geburtstag - so klingt Esperanto" (lingvo festas naskiĝtagon - tiel sonas Esperanto). Vi povas rigardi ĝin ĉi...

Legi pli...

Salutojn al la unujara MUZAIKO

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-06 21:50:14

Ni tutkore gratulas al la entuziasma teamo de la retradio, kiu kun juneca elano kaj diligenta laboro vigligas nian movadon. Kuraĝe antaŭen!  Bedaŭrinde ĝuste hodiaŭ oni faras kontrollaborojn ĉe la ĉefelsendanto, tial por aŭskulti la elsendo klaku ĉi tien.  

Legi pli...

Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-06 09:50:22

                            Ni atentigas vin pri interesa artikolo, aperinta en Ondo / la 28an de marto 1012. Sub la artikolo disvolviĝas interesa diskuto, eblas partopreni. 

Legi pli...

Nova lernolibro por tajvanaj lernantoj

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-04 15:57:31

Okaze de la kampanjo 125 en Tajvano aperas nova lernolibro por studi Esperanton. Ĝi estas traduko de la populara libro verkita de Stano Marček. Oni en Tajvano antaŭe uzis la ĉinan version de la sama libro, sed ĉar en Tajvano la skribo estas ne tute sama kiel la ĉina kiu uzas simpligitajn ideogramojn kauzis al multaj malfacilaĵojn legi la ĉinan version. Tajvanaj esperantistoj decidis traduki la lernilon al tradicia ĉina lingvo. Tiun tradukon faris S-ino Ingrid Chuang, kiu delonge instruas Esperanton ofte kune kun Reza Kheirkhah en diversaj lernejoj....

Legi pli...

Fine aperis PIV en la reto

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-03 23:12:30

                    Ekde nun vi povas serĉi vortojn en la reta versio de PIV. Necesas nur registriĝi, sed la servo estas senpaga.   Pri la projekto kaj laboro legu la artikolon en Libera Folio.  Vidu kaj ekuzu  http://vortaro.net/ ...

Legi pli...

1 ... 47 48 49 50 51 52 53 54 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.