Novaĵoj
Majaj Risko-rezultoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-06-01 10:54:54
En la maja ludo la unuan lokon atingis Nicole Else el Aŭstralio.
Gratulojn, Nicolee.
Ĉar ŝi jam delonge ne ricevis monatan donacon, nun rajtas elekti ion. Ŝia prefero iris al la libro Taglibro de mia frato, kiun ŝi ricevos en Lillo, dum la kongreso.
En la monato ludis 139 personoj, kaj tiel majo estis la dua plej aktiva turno ĉi-jare, pro kio ni ĝojas.
Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al vi, ...
Startis la 4a Tutmonda Ekzamentago
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-05-29 15:07:12
Hodiaŭ, la 29an de majo komenciĝis la dua turno de la 4a Tutmonda Ekzameno.
En la unua tago trapasis parolan ekzamenon 7 kandidatoj el la franca urbo Tuluzo. La ekzamenantoj Katalin Kováts el Nederlando kaj Márta Kovács el Hungario rete konektiĝis kun la sudfrancia ekzamenloko kaj ekzamenos la tieajn kandidatojn.
La 30an de majo, sabaton, en 12 lokoj entute 91 personoj trapasos ekzamenojn, la plimulto la skriban parton, kelkdekoj ankaŭ la parolan, ties laboratorian kaj buŝan partojn. Je parola parto tra la reto havas eblon...
Nia lasta Grundtvig-seminario
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-05-27 18:26:47
Inter la 23a kaj 26a de majo 2015 Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge, estraranoj de la Fondaĵo edukado.net partoprenis Grundtvig-seminarion en la Esperanto-urbo Herzberg, Germanio.
Kiel jam komunikite, nia Fondaĵo Edukado.net partoprenas kun Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio - Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario - Budapeŝto) komunan Grundtvig-projekton, titolitan Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili ? ...
Detala vikipedia raporto pri la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-05-18 10:36:18
Resumraporto pri la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto
Kategorio: Edukado; Dato: 2015-05-18 10:13:13
Organizanto : ILEI - 13-an ĝis 16-a de majo 2015
Neuchâtel kaj La Chaux-de-Fonds, Svislando - Conférence mondiale sur l'enseignement de l'espéranto.
Télévision Canal Alpha, 14 mai 2015 . - http://www.cdeli.org/filmarkivoj.html#cmee
Conférence mondiale de l'enseignement de l'espéranto à lieu à Neuchâtel.
Interview de Mireille Grosjean.
RTS, Radio Télévision Suisse, le 12h30 du 14-05-2015. http://www.cdeli.org/Sonarkivoj.html#ilei
Conférence mondiale sur l’enseignement de l’Espéranto - Radio Neuchâtel RTN 14 mai 2015.
http://www.rtn.ch/rtn/Actualites/Journaux-audio/Journaux-audio.html?pid=3137317
...