Novaĵoj
Civitanoj de la mondo
Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-08 10:38:17
DESEGNO-KONKURSO POR INFANOJ: "CIVITANOJ DE LA MONDO"
Kadre de la 125 jariĝo de la publikiĝo de la unua libro en Esperanto kaj 20 datreveno de nia infanĝardeno ni organizas konkurson.
Temo: Civitanoj de la mondo
Aĝo: kategorio A: 5-7 jaruloj kaj kategorio B: 8-10 jaruloj
Tekniko: Libera
Formato: A4
Limdato por sendi leterojn: fino de marto 2012
Noto: La desegnon akompanu unu-dufraza komento pri via opinio pri propra mondcivitaneco
Sendu ĝin al: Grazyna Szubryczynska
Adreso: Przedszkole "Kangurek", ul. Rakowicza 3, ...
Tutmonda skriba ekzameno - 26 urboj el 14 landoj
Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-07 08:45:26
Ĝis la komenco de aprilo aliĝis al la kampanjo 26 lokoj, el 14 landoj de Eŭropo, Azio kaj Latin-Ameriko.
Tuluzo, Parizo, Liono, Fontaine-Grenoblo, Araso, Limoĝo, Avinjono, Clermont-Ferrand kaj La Roshe sur Yon el Francio
Jekaterinburgo kaj Moskvo el Rusio - Herzberg el Germanio - La Chaux-de-Fonds el Svislando...
Google (Guglo) aplikas Esperanton en sia traduksistemo
Kategorio: Movado; Dato: 2012-02-23 08:31:48
Guglo aldonis Esperanton kiel 64-an lingvon por tradukado! Uzu tiun unikan eblon! Vidu la tradukilon .
La gugla komunikaĵo kun tre pozitiva opinio pri Esperanto legeblas ĉi tie .
La anglan tekston tiel tradukas la maŝina traduko al Esperanto:
Merkredo, Februaro 22, 2012...
La Universitato de Teksaso en Dalaso bonvenigos NASK 2012!
Kategorio: Movado; Dato: 2012-02-23 08:07:27
Por la dua fojo NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) prezentos mallongan kursaron (25 de junio ĝis 4a de julio), ĉi-foje en sunplena Dallas, Teksaso. Do, portu viajn ĉapelon, naĝkostumon, kontraŭsunan kremon, kaj eĉ vakerajn botojn! Alvenu la 25an de junio, kaj foriru la 4an de julio—jen ok plenŝtopitaj tagoj de lernado kaj amuzo. La frua registriĝo, cetere, jam komenciĝis: aliĝu ĝis la 22a de marto kaj ŝparu 50 dolarojn !
La Universitato de Teksaso en Dallas (UT-D) estas rapide kreskanta universitato kun multaj...
Pri la dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan
Kategorio: Movado; Dato: 2012-02-08 02:36:51
La dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj de UAM en varma etoso malgraŭ la malvarma vetero.
Inter la 28a de januaro kaj la 3a de februaro okazis la dua sesio de la nova interlingvistika grupo en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano. 18 gestudentoj el 10 landoj – inter ili 5 brazilanoj – vigle diskutis pri kulturaj kaj lingvistikaj temoj, krome alfrontis la unuajn ekzamenojn.
La kurso pri ĝenerala morfologio kaj sintakso de Michael Farris enkondukis la partoprenantojn en la strukturon de diversaj lingvoj, konsciigis ilin pri la kategorioj de la propraj gepatraj lingvoj....