Novaĵoj

Lastaj du tagoj por aliĝi al la Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-05-06 12:08:46

Ni informas vin, ke la 8an de majo, je la 12a horo laŭ amsterdama tempo ni fermos la aliĝeblojn al la ekzamensesio de la 30a de majo.  En la unua turno de la 4a Tutmonda Ekzameno en tri lokoj (La Chaux-de-Fonds, Greziljono kaj Managvo) ekzameniĝis entute 25 personoj. Krom en Managvo, en la aliaj du lokoj estis ankaŭ parolaj ekzamenoj.  En la dua tago, la 30an de majo okazos ekzamenoj en 12 pliaj lokoj. En Francio en Parizo , Tuluzo ...

Legi pli...

Rekordaj ludantoj en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-05-01 03:08:14

Meze de aprilo ni festis la duan datrevenon de RISKO.  Okaze de tiu jubileo ni invitis niajn ludintojn reveni al la ludo. Dankon al tiuj, kiuj reagis kaj denove ekludis, ĉu por ĝentila honorludo, ĉu por denove regule partopreni. Danke al tiu alvoko per la nunaj 163 ludantoj ni sukcesis rompi nian rekordon (160) de la pasinta decembro. Aparte menciendas, ke kelkdekoj da ludantoj lasis mesaĝon en nia GASTLIBRO , kaj iliaj vortoj kaj salutoj ĝojigas kaj kuraĝigas nin. Dankon...

Legi pli...

Ekzameniĝas la kandidatoj de la 4a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-24 22:48:48

KER-sesio – 4a Tutmonda Ekzamentago - Unua turno – la 25an de aprilo 2015 Salutmesaĝo por la partoprenantoj Estimataj kandidatoj, En la nomo de la ekzamenkomisiono de UEA kaj Lingvoekzamena Centro ITK en Hungario, ni kore salutas vin okaze de la KER-sesio en aprilo 2015. Nun, en la unua turno de la 4a Tutmonda Ekzamentago okazas ekzamenoj en tri lokoj: en Greziljono , Francio, en La Chaux-de-Fonds, Svislando kaj en Managvo, Nikaragvo. Entute ĉ. 25 personoj submetiĝas...

Legi pli...

Kuraĝigo por la KER-kandidatoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-15 15:41:14

Komenciĝis la intensa laboro pri la KER-ekzamenoj:  la unuaj testkovertoj estas alpoŝtigitaj la testoj por majo nun pretiĝas  la ebloj aliĝi al la tutmondaj ekzamenoj baldaŭ fermiĝos kaj kelkaj lokoj ne atingis ankoraŭ la minimumon  ( aliĝiloj estas ĉi tie )  por Lillo ni ankoraŭ atendas aliĝojn, sed jam eblas rezervi lokon por la parolaj partoj.  Por tiuj, kiuj ŝatus vidi, kiaj estas la taskoj por ricevi kuraĝigon, ni konsilas viziti...

Legi pli...

Hodiaŭ estas la RISKO-ludo dujara.

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-13 08:59:57

La 13an de aprilo 2013 estis lanĉita nia ludo RISKO. Hodiaŭ estas la dua datreveno.  Dum tiu periodo aliĝis al la ludo 684 personoj el 65 landoj kaj ludas ĉiumonate regule ĉ. 130 riskemuloj. Detalojn pri la ludo bonvolu vidi en la paĝo de statistiko .  Ni aparte gratulas al niaj plej diligentaj ludantoj , inter kiuj Nicole Else el Aŭstralio mistrafis eĉ ne unu tagon de la ludo.  nicolee ...

Legi pli...

1 ... 48 49 50 51 52 53 54 55 ... 102

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.