Novaĵoj
Gratulojn al la PIV-teamo kaj al Stano Marĉek
Kategorio: Movado; Dato: 2026-11-19 17:14:56
En la pasintaj tagoj aperis novaĵoj pri du tre ĝojigaj kaj gratulindaj aferoj
Oficiale estas lanĉita la nova versio de la reta Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, kiun post plurjara diligenta laboro de la PIV-teamo, gvidata de Bertilo Wennergren, lernantoj kaj instruantoj de Esperanto povos uzi kaj ĝui.
Pri la laboro kaj dilemoj, kiuj disvolviĝis malantaŭ la kulisoj interese kaj klerige raportas la PIV-blogo de Bertilo kaj la intervjuo de Libera Folio.
Gratulojn kaj dankon al Bertilo kaj al lia teamo, inter kiuj pluraj...
Esperanto-Kurso virtuala kaj senpaga
Kategorio: Movado; Dato: 2026-09-13 09:22:56
Ekde 2020 UEA kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kunlaboras por ĉiujare okazigi retajn Esperanto-kursojn , principe por komencantaj hispanparolantoj.
En diversaj jaroj aliĝis kiel partneroj ankaŭ TEJO, Hispana Esperanto-Federacio, Meksika Esperanto-Federacio kaj aliaj landaj asocioj kaj Esperanto-grupoj. La agado okazas ĉefe kadre de la Amerika Komisiono de UEA. Ĝi samtempe kontribuas al la informado, instruado kaj reta disvastigado de Esperanto kaj subtenas la Virtualan Kongreson.
Tamen, kiel en 2025, por 2026 tiu agado denove proponas gravan aldonon: krom la baznivelaj klasoj, okazos ankaŭ meznivela...
Gratulu la 100-jaran Norma Cescotti (IT)
Kategorio: Movado; Dato: 2026-07-05 11:43:10
Ni kore salutas Norma Cescotti , italan esperantistinon okaze de ŝia 100-jariĝo.
Sinjorino Norma eklernis Esperanton en 1981 kaj ekde tiam aktive kaj ame uzas la lingvon, instruis ĝin en kurso, eĉ tra la reto en diversaj programoj ĝis sia 95a jaraĝo. Antaŭ kelkaj monatoj multaj el ni povis admiri ŝin, ĝui ŝiajn rakontojn pri siaj vivo kaj spertoj en Esperanto-Zoom-programo.
Norma nun eniris la Panteonon kie vi povas legi pri ŝia vivo kaj trovi ligilojn al...
Nova retejo de Esperanto por lernejaj klasoj
Kategorio: Movado; Dato: 2026-06-23 23:24:15
Freŝa informo el Brazilo.
Ekfunkciis nova retejo de la instrukompleto Esperanto por lernejaj klasoj de Josias Barboza.
La instrukompleto baziĝas je moderna, paroliga metodo, inkludas bele ilustritajn lernolibrojn, manlibrojn por la instruisto kaj sonmaterialon. La uzon de la lernilo helpas nova retejo kun servoj, specimenoj kaj elŝuteblaj aldonaĵoj. La duvoluman libroparon kaj la gvidlibrojn ni jam prezentis en nia Katalogo ...
Forpasis Probal Dasgupta (en Barato)
Kategorio: Movado; Dato: 2026-06-01 12:15:09
Kun tre granda malĝojo ni anoncas la subitan forpason de Probal Dasgupta (1953–2026), prezidanto de la Akademio de Esperanto, eksa prezidanto de UEA (2007-2013), kolego en la universitato en Poznano, membro de edukado.net.
Probal forpasis la 1an de junio 2026, neatendite, en sia nokta dormo pro apopleksia atako. La kremacia ceremonio okazis samtage, en lia urbo Kolkato.
Probal laŭprofesie estis lingvisto, majstris kaj instruis nian lingvon altnivele, kontribuis per sennombraj artikoloj, literaturaj verkoj kaj tradukaĵoj...


