2015

La 15an de decembro estos la 14a datreveno de la lanĉo de edukado.net.

Kiel en ĉiu jaro ni festas tiun tagon per du eventoj.

La unua estas novaĵoj en la PANTEONO, nome  la publikigo de la nomoj kaj vivresumoj de la elektitaj personoj, kiujn pro ilia laboro surkampe de la instruado kaj disvastigo de Esperanto, ni premias per enpanteonigo. La liston de la premiitoj de 2015 ni publikigos noktmeze, la 15an de decembro.

La dua evento estas lanĉado de MONKOLEKTADO kun tombolo, kadre de kiu ni petas niajn membrojn kontribui al la funkciigo de nia retejo, per mondonacoj ebligi plibonigojn kaj ampleksigojn de la programa flanko de la paĝaro kaj efektivigon de la konstruigo de kelkaj moduloj.

Por la jaro 2016 ni koncentriĝos je kvar gravaj partoj de edukado.net

a) ni konstruigos aldonajn funkciojn por la KURSEJO, kadre de kiu ni povos ekhavi bonajn kaj stimulajn statistikaĵojn ne nur pri la aktualaj kursoj, sed eblos ankaŭ retrorigardi kiom da kursoj, en kiuj landoj okazis, en kiu lerneja sistemo kaj movadaj surfacoj. Ankaŭ la jam funkcianta kurseja administro ŝanĝiĝos iom, ekzemple estos aldonitaj registro-ebloj ankaŭ por retaj kursoj kaj ili retroveblos en la statistikaĵoj.

b) nia dua laboro estos krei surfacon por ebligi renkontiĝojn kaj kunlaborojn por la tutkomencantoj (ekzemple por la kursanoj de DUOLINGO) kaj tiuj instruantoj aŭ progresantoj, kiuj pretus rete aŭ en sia urbo kaj regiono okazigi konversaciajn rondojn, ebligi ilian perfektiĝon en la parola kampo. La baza ideo estas montri listojn kaj mapon, kie "novbakitoj" kaj "onkloj/onklinoj" povas registriĝi kaj trovi unu la aliajn. Tiurilataj kunsidoj okazos ĉe edukado.net en januaro, post kiu Katalin Kovats ellaboros la programpriskribon kaj mendos la laboron ĉe la programisto.

c) Pro la furoro de RISKO nia teamo cerbumas lanĉi surfacon kie eblos akiri abonon kaj havi la eblon grupe ludi, do, havi GRUPAN RISKO-LUDON. La ideo estas ke kontraŭ ne alta abonkotizo oni povu ludi en la reto, indikante por kiom da ludantoj kaj kiom da turnoj oni volas ludi. Por tio necesos programkompletigo, pliaj demandoj, sed edukado.net pretos ellabori tiun modifon, konstruigi, se montriĝos intereso kaj venos ankaŭ kontribumono por ĝi.

d) La kvara planata projekto estas kreo de RETA MEMTAKSILO, per kiu la uzantoj povas rete testi siajn konojn pri Esperanto, pere de reta demandoserio difini sian nivelon, kio povas helpi trovi la mankojn kaj difini la direkton por plu lerni kaj perfektiĝi en la lingvo, aŭ oni povos helpi taksi kaj elekti sian nivelon antaŭ ol aliĝi al la KER-ekzameno.

Ni do alvokas niajn membrojn je sendado de monkontribuo, en kiu bv. elekti al kiu projekto vi donus prioritaton, kiun vi volas pleje subteni. Tio donos al ni informojn pri tio, al kiuj paŝoj ni koncentriĝu unue.

Jen la nomoj de la programoj, kiujn bonvolu indiki en via ĝirpriskribo:

  • Kursejo
  • Grupa RISKO-ludo
  • Novbakitoj kaj geonkloj 
  • Reta memtaksilo

Ni aldonas, ke ĉiu financa subtenanto, kiu superas la laŭkategoriajn monsumojn aŭtomate ekhavos ankaŭ la rajton por 2016 uzi la ekzercojn de la sekcio Instrumaterialoj.

Ĉi-jare ni ne havos torton aŭ kristnaskan abion, sed post ĉiu 30-eŭra donaco oni ricevos tombolo-karton. Do, 100-eŭra donaco donos 3 ŝancojn en la lotumado, kiun ni faros la 31an de januaro. Ni lotumos valorajn donacojn, proporcie tiom kiomoble 10 kontribuintojn ni havos. Do, post 50 donacintoj ni lotumos 5 premiojn. La listo de la premioj estas publikigita ĉi tie kaj kreskos laŭ la alvenintaj donacoj. 

Ni atentigas vin pri tio, ke eblas indiki al ni regulajn donacojn, fariĝi regula subtenanto kaj esprimi promeson de mondonacoj por pluraj jaroj. La liston bv. vidi ĉi tie.

Jen la pagebloj, la listo de la donacintoj en tiu ĉi kampanjo, la paĝo de la PREMIOJ kaj la ĝenerala listo de donacintoj

 Al ĉiuj membroj de edukado.net ni deziras belajn festotagojn, naskiĝtagajn, kristnaskajn, novjarajn kaj tre sukcesan novan jaron. 

En la nomo de la estraro de la fondaĵo: Katalin Kovats, direktoro 

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.