Ĝeneralaj informoj
Nacilingva titolo: | Résultatif, diathèse et possession en basque, vieux perse et élamite |
Resumo: | La kampo de la verko estas ĝenerala lingvoscienco, do ne temas pri Esperanto, sed ie kaj tie la Z-a lingvo aperas por ilustri difinitajn gramatikajn ecojn. La ĉefa temo de la doktoriga esploro tuŝas la rezultindikajn formojn, t.e. verbaspektajn formojn, kiuj montras la staton de unu el la partoprenintoj de antaŭa ago (ekz-e "[iu fermis la pordon kaj] nun la pordo estas fermita", "Johano [alvenis hieraŭ do] nun estas alveninta"...). Ĉar, ofte, por esprimi tiajn valorojn, la lingvoj uzas rimedojn similajn al tiuj uzataj por esprimi verbajn voĉojn, la esploro devis koncerni ankaŭ la sintaksan dispozicion (aŭ "diatezon") kaj la argumentajn strukturojn. La ofta uzo en rezultindikaj formoj de poseda predikato, kiel "havi" aŭ "esti al", igis necesa studi ankaŭ posedon.
Post teoria prezento de tiuj tri gramatikaj trajtoj la aŭtoro esploras en sia disertaĵo iliajn interrilatojn en tri neparencaj lingvoj, nome la eŭska, la malnovpersa kaj la elama. Pri la motivo, kial tiuj tri lingvoj estis elektitaj, kaj pri la konkludoj... estas klarigite en la disertaĵo. |
Aŭtoro: | BAVANT, Marc |
Lingvo(j): |
franca |
Traduko de la titolo: | Rezulta aspekto, verba dispozicio kaj posedo en la eŭska, malnovpersa kaj elama lingvoj |
Klasifiko: |
Alia |
Jaro: | 2014 |
Amplekso: | 406 paĝoj |
Prezento-loko: |
Tipo | universitato |
Nomo | Universiteit van Amsterdam |
Sekcio | Geesteswetenschappen |
Lando | Nederlando |
Adreso | Spuistraat 210-212
1012 VT Amsterdam |
|
Tem-gvidanto(j): | Prof. Dr. P.C. Hengeveld; Prof. Dr. W.H. Jansen |
Precizigo: | doktora, PhD |
Loko de publikigo: | LOT
Trans 10
3512 JK Utrecht
Nederlando |
Kontakteblo kun la verkinto: | mjb0@wanadoo.fr |
Ŝlosilvortoj: | rezulta aspekto, verba dispozicio, voĉo, posedo, eŭska, malnovpersa, elama |
Rimarkoj: | Verko aĉetebla pere de la libroservo de UEA |
Kreodato: | 2014-04-11 10:15:21 |
Lasta redakto: | 2014-04-21 14:06:47 |
Aldoninto: | Marc BAVANT |
Montroj: | 15751 |
Dosieroj: |
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 25; Viaj elŝutoj: 0
(Alia)
Kovrilo de la libro
.pdf
Elŝutoj sume: 25
Kreodato: 2014-04-11 19:25:41
|
Resumo
La kampo de la verko estas ĝenerala lingvoscienco, do ne temas pri Esperanto, sed ie kaj tie la Z-a lingvo aperas por ilustri difinitajn gramatikajn ecojn. La ĉefa temo de la doktoriga esploro tuŝas la rezultindikajn formojn, t.e. verbaspektajn formojn, kiuj montras la staton de unu el la partoprenintoj de antaŭa ago (ekz-e "[iu fermis la pordon kaj] nun la pordo estas fermita", "Johano [alvenis hieraŭ do] nun estas alveninta"...). Ĉar, ofte, por esprimi tiajn valorojn, la lingvoj uzas rimedojn similajn al tiuj uzataj por esprimi verbajn voĉojn, la esploro devis koncerni ankaŭ la sintaksan dispozicion (aŭ "diatezon") kaj la argumentajn strukturojn. La ofta uzo en rezultindikaj formoj de poseda predikato, kiel "havi" aŭ "esti al", igis necesa studi ankaŭ posedon.
Post teoria prezento de tiuj tri gramatikaj trajtoj la aŭtoro esploras en sia disertaĵo iliajn interrilatojn en tri neparencaj lingvoj, nome la eŭska, la malnovpersa kaj la elama. Pri la motivo, kial tiuj tri lingvoj estis elektitaj, kaj pri la konkludoj... estas klarigite en la disertaĵo.
|
|