Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Adpositional Grammars. A multilingual grammar formalism for NLP
Aŭtoro:GOBBO, Federico
Lingvo(j): angla
Traduko de la titolo:Adpoziciaj Gramatikoj. Multlingva gramatika formalismo por aŭtomata tekstprilaborado.
Klasifiko: Informadiko kaj Esperanto
Alia
Jaro:2009
Amplekso:375 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoUniversitato de Insubrio
SekcioInformadiko. Fakultato de Matematikaj, Fizikaj kaj Naturaj Sciencoj, Varese.
LandoItalujo
Adresovia H.J. Dunant
21100 Varese
Italujo
Retejoligilo
Tem-gvidanto(j):Marco BENINI; Fabrizio Angelo PENNACCHIETTI
Precizigo:doktora, PhD
Kontakteblo kun la verkinto:federico.gobbo@uninsubria.it
Fonto de la informo:Federico Gobbo mem
Ŝlosilvortoj:PerAŭtomata Tradukado, PAT, komputika lingvistiko, formala gramatiko, adpozicia gramatiko, Esperanto, dependencogramatiko,
Rimarkoj:Klarigo de alia klasifiko de la laboraĵo: Matematika kaj komputika lingvistiko
Kreodato:2010-10-11 10:08:20
Lasta redakto:2010-10-11 10:12:51
Aldoninto:Federico Gobbo
Montroj:40326
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 21; Viaj elŝutoj: 0

(Diplomlaboraĵo) Adpositional Grammars. A multilingual grammar formalism for NLP  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 21
Kreodato: 2010-10-11 10:09:59

Resumo

En komputika lingvistiko, la formala reprezentado de la gramatiko de etnaj lingvoj estas ankoraŭ malferma kaj malfacila temo. Fakte, estas formalaj gramatikoj kiuj pretendas redukti la lingvan strukturon al sintakso, sen leksika aŭ semantika reprezentado. Troviĝas ankaŭ aliroj leksike pli riĉaj, kiel ekzemple dependenco-gramatikoj, sed tiuj perdas esprimivon laŭ vidpunkto de la formaleco. Adpoziciaj gramatikoj (adgramoj) estas nova gramatika formalismo kiu preteras tiujn limbarojn. Gˆibazigˆasjeintuicio de Pennacchietti, kiu kunmetis logikan priskribon de prepozicioj fare de Brøndal, tesneran nocion de valenco, dikotomaˆjon altrafigilo/gvidosigno deLangacker,kajpioniranlaboronpriperau ̆tomatatradukadofaredeSil- vio Ceccato. La rezulto estas preskau ̆-formalan priskribon de adpozicioj, kiuj estas la kunmetiloj de la lingva strukturo. Tiu cˆi priskribo nomigˆas ad- pozicia spaco (adspaco). La adpozicia spaco de ĉiu lingvo faratas de kvar adpoziciaj tipoj: Plus (⊕), Minus (⊖), Onigo (⊘), Obligo (⊗). La rezulta strukturo estas konive solida kaj interesa laŭ formala vidpunkto, ĉar adpozicia arbo (ad-arbo) povas konstruati kiel speciala porfira arbo, preterirante la nebulan koncepton de dependenco laŭ Tesnière.
Ĉi tiu doktora disertaĵo sukcesas fari kroman paŝon post la laboro de Pennacchietti. Fakte, ĉi tie adgramoj konsideras kiel lasta unuo de lingvoj la morfemon, ne la vorton, kaj sekve ili ofertas koheran teorion por morfologio kaj sintakso. Krome, faratas klara disiĝo en la vortaro inter adspaco, kies elementoj estas esence fermaj morfemoj, kaj leksiko, farata de malfermaj morfemoj. Denove ekde struktura sintakso fare de Tesnière, malfermaj morfemoj havas fundamentan gramatikan karakteron: nomiga (O), aldonebla (A, kiel modifanto de nomigiloj), kaj krome verba (I) kaj cirkonstanca (E, kiel modifanto de verboj). La tesnera aliro estas kontrolita per la rezultoj en komparo inter gramatikoj de tipologie foraj lingvoj fare de Whorf.
La dua parto montras, ke adgramoj estas komputeblaj, ĉar realigitaj per formalismo forta kaj firma. Krome, ekzemplo de la formala modelo estas proponita per Esperanto, tiel, ke la taŭgeco de la modelo lingvavidpunkte estu klara. Propre, la formala modelo estus uzata en ekkonteoria scenaro, ĝuste ĉizita laŭ la okazo. Tiu ĉi scenaro nomiĝas la ‘ludo de la traduko’, kaj ĝi estas mensa eksperimento, samkiel Turing. Oni donas eĉ etan ekzemplon. La tria parto montras la realigon en ĉiaj aspektoj: fakte la realigo de Esperanto faratas de entute 179 da logikaj formuloj, kaj, ene de tiu aro, 56 estas predikatoj kaj la resto reguloj. La formala modelo esperigas pri ĝeneraliga valido al ĉia ajn lingvo. Kiel fari tion klarigitas dise en la tria parto. La disertaĵo montras, ke adgramoj estas plenpova formalismo de lingvaj gramatikoj, ĉar ili estas samtempe lingve trairpovaj, konive grundaj kaj komputike belsonaj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2022 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.