Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Ĝeneralaj informoj
Resumo"Kiam mi decidis doktoriĝi pri Esperanta temo, en 1976, mi havis diplomon pri matematiko, sed neniun pri lingvistiko kaj pro tio mi devis plenumi kelkajn taskojn antaŭ ol propracence verki la veran disertacion? Sed ili estas rapidaj tajpaĵoj, ne celantaj publikigon (tamen ne sekretaj). Aksiologio kaj sintakso estas la unua dokumento, kie mi pridiskutas la neceson analizi dise la sintaksan kaj la semantikan informojn en mesaĝo, uzante alispecajn unuojn ("morfemo" por semantika informo, "vorto" por intaksa informo), temo retrovebla en mia disertacio. "ĉap. 2 ).Surbendigo kaj analizo estis deviga universitata tasko: oni postulis, ke ni fonetike transskribu plurajn minutojn (teorie 20, sed fakte mi limigis .....) da parolata lingvo kaj analizu ekde tio fonologiajn aŭ aliajn problemojn ". |
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion
Mesaĝe sendita komento de la aŭtoro:
"Aksiologio kaj sintakso en la klasifikado de la morfemoj en la ĉina kaj en Esperanto” estas parto de magistriga laboro (abituro + 4), kaj “Surbendigo kaj analizo de esperantlingva tekstospecimeno” parto de “DEUG” (abituro + 2), kiun mi tamen faris je nivelo de franca “Licence” (abituro + 3), do en 1975, en la studunuo pri akirado de parolkapablo fare de etaj infanoj. Fakte mi rajtis aliĝi al tiu ĉi tria jaro pri lingvistiko (sen iu ajn antaŭa studado de tiu ĉi fako: post abituro mi studis unue matematikon) kun la kondiĉo, ke en tiu ĉi tria jaro mi finu plurajn tiajn laborojn je nivelo normale de DEUG. Mi surbendigis la filinon de Jean Thierry, kiam ŝi estis ĉirkaŭ 3-jara, kaj parolis hejme nur Esperanton, kaj analizis tion. Nuntempe la gefiloj de Jean Thierry tute ne plu uzas Esperanton kvankam ĝi estis ilia unua denaska lingvo."