Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Československý rozhlas ve 20. a 30. letech 20. století
Resumo:Radia elsendado en Ĉeĥoslovakio komenciĝis la 18an de majo 1923 sub la nomo
Radiojournal (RJ). Tiam oni ne sciis, kiel gravan rolon la radio ludos. Fakte ĝi estis komprenata kiel
teĥnika atrakcio, kiam estis rigardata preskaŭ kiel miraklo disigo de homa voĉo „en aero“ sen drato.
Tial la propago kaj taksado de la radio ne tiom estis laŭ la ofertata programo, sed pli laŭ la fakto de
sendrata elsendado.
Enkonduko de neniu alia amaskomunikilo signifis tian renverson kaj certakvantan ŝokon
kiel enkonduko de la radio. La radio ja estas la plej malnova elektronika amaskomunikilo. Kvankam
la enkonduko de televido aŭ interreto certe vekis atenton, ne plu temis pri tia surprizo; ĉiam temis
pri „plibonigo de jam konata“. Radio tamen baziĝas sur la principo, kiun ĝis tiam neniu konis.
Ankaŭ pro tio ĝi estis komence akceptata kun nefido.
Kiel la tempo pasis, oni eksciis, ke la radio estas utila informilo. Origine teĥnika atrakcio
iĝis nedividebla ero de la mondo de amaskomunikiloj. La radio en Ĉeĥoslovakio agis
memkompreneble kiel fonto de amuzo, disvastigado de informoj, sed multe pli akcentita estis la
flanko kultura kaj eduka.
Tipan programeron de Radiojournal iĝis prelegoj, recitadoj, teatraĵoj kaj grave emfazita estis
ankaŭ muziko. La kreintoj de la elsendado volis, ke la radio pozitive efiku al belgusteco kaj kultura
nivelo de aŭskultantaro, per kio ĝi distingas de plejparto de nuntempaj (precipe komercaj) radioj,
kiuj multfoje al aŭskultantaro prezentiĝas senpretende.
La radia elsendado estis eluzata ankaŭ por la internacia propago de nia respubliko. Krom
naciaj lingvoj gravan rolon en la elsendado de Radiojournal en la 20aj kaj precipe en la 30aj jaroj de
la 20a jc. ludis la internacia lingvo Esperanto. Ĝuste plene profesia Esperanto-elsendado el la filio
de Radiojournal en Brno estis en la mondo tre ŝatata kaj ĉeĥoslovaka radio inter esperantistaro
preskaŭ en la tuta mondo starigis al si tre bonan nomon.
Se unu el la plej gravaj funkcioj de la radio estis edukado, memkompreneblas, ke radio
atingis ankaŭ lernejojn kaj en la jaro 1931 laŭ la decido de ministerio de edukado ĝi iĝis pere de
„porlerneja radio“ parto de lerneja instruado. Ilian fakan elsendadon havis ankaŭ agrikulturistoj,
laboristoj kaj industriistoj kun merkatistoj kaj komercistoj.
La radio pruviĝis bona ankaŭ dum la ekonomia krizo, kiam ĝi por multaj iĝis relative
malmultekosta fonto de ripozo, instruo kaj valoraj konsiloj por la malfaciaj vivsituacioj, kiujn la
krizo alportis. La historio montris, ke la enkonduko de la radia elsendado estis ĝustedirekta elpaŝo.
Aŭtoro:MRÁZEK, Daniel
Lingvo(j): ĉeĥa
Traduko de la titolo:Ĉeĥoslovaka Radio en la 20aj kaj 30aj jaroj de la 20a jarcento
Klasifiko: Alia
Jaro:2010
Amplekso:67 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoUniverzita Karlova v Praze
SekcioPedagogická fakulta
LandoĈeĥujo
AdresoM. D. Rettigové 4
Praha 1
CZ-116 39
Retejoligilo
Tem-gvidanto(j):doc. PhDr. Jiří Pokorný, Csc.
Precizigo:alia
Kontakteblo kun la verkinto:Daniel Mrázek
Gagarinova 386
Pardubice
CZ-530 09

dan.mrazek@gmail.com
Rimarkoj:Bakalaŭra verko pri historio de ĉeĥoslovaka radio, kie gravan rolon ludis ankaŭ Esperanto.
Kreodato:2011-04-05 10:42:23
Lasta redakto:2011-04-05 10:42:23
Aldoninto:Dan Mrázek
Montroj:41411
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 11; Viaj elŝutoj: 0

(Diplomlaboraĵo) Československý rozhlas ve 20. a 30. letech 20. století  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 11
Kreodato: 2011-04-05 10:45:33

Resumo

Radia elsendado en Ĉeĥoslovakio komenciĝis la 18an de majo 1923 sub la nomo
Radiojournal (RJ). Tiam oni ne sciis, kiel gravan rolon la radio ludos. Fakte ĝi estis komprenata kiel
teĥnika atrakcio, kiam estis rigardata preskaŭ kiel miraklo disigo de homa voĉo „en aero“ sen drato.
Tial la propago kaj taksado de la radio ne tiom estis laŭ la ofertata programo, sed pli laŭ la fakto de
sendrata elsendado.
Enkonduko de neniu alia amaskomunikilo signifis tian renverson kaj certakvantan ŝokon
kiel enkonduko de la radio. La radio ja estas la plej malnova elektronika amaskomunikilo. Kvankam
la enkonduko de televido aŭ interreto certe vekis atenton, ne plu temis pri tia surprizo; ĉiam temis
pri „plibonigo de jam konata“. Radio tamen baziĝas sur la principo, kiun ĝis tiam neniu konis.
Ankaŭ pro tio ĝi estis komence akceptata kun nefido.
Kiel la tempo pasis, oni eksciis, ke la radio estas utila informilo. Origine teĥnika atrakcio
iĝis nedividebla ero de la mondo de amaskomunikiloj. La radio en Ĉeĥoslovakio agis
memkompreneble kiel fonto de amuzo, disvastigado de informoj, sed multe pli akcentita estis la
flanko kultura kaj eduka.
Tipan programeron de Radiojournal iĝis prelegoj, recitadoj, teatraĵoj kaj grave emfazita estis
ankaŭ muziko. La kreintoj de la elsendado volis, ke la radio pozitive efiku al belgusteco kaj kultura
nivelo de aŭskultantaro, per kio ĝi distingas de plejparto de nuntempaj (precipe komercaj) radioj,
kiuj multfoje al aŭskultantaro prezentiĝas senpretende.
La radia elsendado estis eluzata ankaŭ por la internacia propago de nia respubliko. Krom
naciaj lingvoj gravan rolon en la elsendado de Radiojournal en la 20aj kaj precipe en la 30aj jaroj de
la 20a jc. ludis la internacia lingvo Esperanto. Ĝuste plene profesia Esperanto-elsendado el la filio
de Radiojournal en Brno estis en la mondo tre ŝatata kaj ĉeĥoslovaka radio inter esperantistaro
preskaŭ en la tuta mondo starigis al si tre bonan nomon.
Se unu el la plej gravaj funkcioj de la radio estis edukado, memkompreneblas, ke radio
atingis ankaŭ lernejojn kaj en la jaro 1931 laŭ la decido de ministerio de edukado ĝi iĝis pere de
„porlerneja radio“ parto de lerneja instruado. Ilian fakan elsendadon havis ankaŭ agrikulturistoj,
laboristoj kaj industriistoj kun merkatistoj kaj komercistoj.
La radio pruviĝis bona ankaŭ dum la ekonomia krizo, kiam ĝi por multaj iĝis relative
malmultekosta fonto de ripozo, instruo kaj valoraj konsiloj por la malfaciaj vivsituacioj, kiujn la
krizo alportis. La historio montris, ke la enkonduko de la radia elsendado estis ĝustedirekta elpaŝo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.