Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:The Linguistic Structure and Sociological Foundations of Some Major Auxilary Languages
Resumo:La unuaj dudek paĝoj klasifikas la helplingvojn en : a/ naturajn; b/ apriore artefaritajn; c/ aposteriore artefaritajn; d/ duone artefaritajn. Ilin sekvas 34 paĝoj pri la historio de 115 movadoj pri internaciaj lingvoj. Ok de tiuj estas pli profunde ekzamenitaj en la tria ĉapitro. La honoron dividas kun Esperanto la jenaj: Ido, Volapük, Frato, Latino sine fleksione, Novial, Interlingua kaj Occidental samspace.Sur la sekvaj 34 paĝoj estas pritraktitaj lingvistikaj komunaĵoj inter tiuj lingvoj. La posta ĉapitro estas dediĉita al la angla kiel monda helplingvo. La lasta ĉapitro kun 38 paĝoj traktas pri sociologiaj aspektoj, kaj Esperanto ricevas elstaran gravecon, eĉ favoran pritrakton, malgraŭ tio, ke en la komenco fraŭlino Parkin promesas al si favori neniun projekton. /el "Bona Espero" revuo de Sudafrika Esperanto-Asocio, / 1983, n-ro 3
Aŭtoro:PARKIN, Gaile
Lingvo(j): angla
Traduko de la titolo:La lingvistika strukturo kaj sociologiaj fondoj de kelkaj plej gravaj helplingvoj
Klasifiko: Interlingvistiko
Jaro:1983
Amplekso:189 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoUniversitato de Witwatersrand. Johannesburg/ Transvaal
SekcioFakultato pri humanismaj sciencoj
LandoSud-Afriko
Adresone konata
Tem-gvidanto(j):Prof. Maurice V. Aldridge
Precizigo:magistra
Fonto de la informo:Letero de Axel von Blottnitz el Florida Glen/ de 08/08/1983
Kreodato:2011-04-26 21:37:46
Lasta redakto:2011-04-26 21:37:46
Aldoninto:Margaretha Symoens
Montroj:45974
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Resumo

La unuaj dudek paĝoj klasifikas la helplingvojn en : a/ naturajn; b/ apriore artefaritajn; c/ aposteriore artefaritajn; d/ duone artefaritajn. Ilin sekvas 34 paĝoj pri la historio de 115 movadoj pri internaciaj lingvoj. Ok de tiuj estas pli profunde ekzamenitaj en la tria ĉapitro. La honoron dividas kun Esperanto la jenaj: Ido, Volapük, Frato, Latino sine fleksione, Novial, Interlingua kaj Occidental samspace.Sur la sekvaj 34 paĝoj estas pritraktitaj lingvistikaj komunaĵoj inter tiuj lingvoj. La posta ĉapitro estas dediĉita al la angla kiel monda helplingvo. La lasta ĉapitro kun 38 paĝoj traktas pri sociologiaj aspektoj, kaj Esperanto ricevas elstaran gravecon, eĉ favoran pritrakton, malgraŭ tio, ke en la komenco fraŭlino Parkin promesas al si favori neniun projekton. /el "Bona Espero" revuo de Sudafrika Esperanto-Asocio, / 1983, n-ro 3

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.