Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Ni ellernos Esperanton: lernmaterialo de 90 instruhoroj por gimnazianoj en la tria jaro de Esperanto-lernado antaŭ la mezgrada ŝtata fremdlingvo-ekzameno aŭ abiturienta ekzameno.
Resumo:"La laboraĵo efektive estas jara instrumaterialo por la 3-a klaso de Hungara gimnazio (la 11-a klaso de la komenco,17-jaruloj): individua kolektaĵo, aplikita dum unu studjaro (90 horoj en la propra klaso). Ĝiaj valoro kaj originaleco konsistas en tio, ke por tiu ĉi aĝgrupo ne ekzistas ankoraŭ lernolibro por la Hungaraj gimnazioj (prof. Szerdahelyi verkis por la 1-a kaj la 2-a klasoj, daŭrigo mankas).
La Enkondukon, krome la metodikajn principojn, klarigojn dulingve, verkis la aŭtorino.
La strukturo de la laboraĵo: Enkonduko (p. 2-12), Instruplano (p.15-30), Studmaterialo (p.31-277).
Tiu ĉi lasta parto konsistas el ne sufiĉe strukturitaj kaj motivitaj, malfacile travideblaj ĉapitroj. (Tamen estas sciinde, ke la fazoj de la instruado, elprovo de la materialo kaj la verkado de la laboraĵo tempe koincidis). Kelkaj ripetiĝantaj lingvaj eraroj troviĝas en la laboraĵo, tamen ne multaj.
Al la meritoj de la kompilaĵo apertenas, ke ĝi atestas pri celkonscia, tamen elasta laboro dum la studjaro; montras sisteman aplikadon de pluraj studhelpiloj; la elektado de la materialo estas sprita kaj celkonscia; integriĝas en la materialo ankaŭ konoj pri la kultura fono de Esperanto, krome ĝi donas aktualajn informojn pri la Esperanton parolanta komunumo.
La aŭtorino okupas sin ankaŭ pri la instruado de vortar-uzado, priatentas ankaŭ la skizon, skribatan sur la nigra tabulo kaj la hejmajn taskojn. La parolo kiel komunika kapablo havas prioritaton, sed la aŭtorino ne neglektas ankaŭ spertigi la lernantojn en deĉifrado de manskribo.
Resume: la laboraĵo atestas pri sperta, celkonscia kaj sprita instruisto. Ĝi povus havi praktikan valoron en kazo de publikigo, sed ties kondiĉoj estas profunda sistemigo kaj bona redaktado" (Zsuzsa Barcsay)
Aŭtoro:GÁBOR, Mária-Rózsa
Lingvo(j): hungara
Traduko de la titolo:Ni ellernos Esperanton: lernmaterialo de 90 instruhoroj por gimnazianoj en la tria jaro de Esperanto-lernado antaŭ la mezgrada ŝtata fremdlingvo-ekzameno aŭ abiturienta ekzameno.
Klasifiko: Instruado/edukado kaj internacia lingvo
Jaro:1992
Amplekso:288 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoEötvös Lorand Universitato
SekcioEsperanto-fako
LandoHungarujo
AdresoPf. 107, H-1364 Budapest
Tem-gvidanto(j):Prof. Zsuzsa Barcsay
Precizigo:magistra
Loko de publikigo:Ne, en la Universitato
Fonto de la informo:Edward Symoens; Bibliografio de disertacioj - Suplemento-: D-ino Ilona Koutny
Ŝlosilvortoj:metodiko, instrumaterialo, gimnazioj, lernolibro
Kreodato:2011-08-13 07:51:53
Lasta redakto:2011-09-03 00:27:28
Aldoninto:Margaretha Symoens
Montroj:24015
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Resumo

"La laboraĵo efektive estas jara instrumaterialo por la 3-a klaso de Hungara gimnazio (la 11-a klaso de la komenco,17-jaruloj): individua kolektaĵo, aplikita dum unu studjaro (90 horoj en la propra klaso). Ĝiaj valoro kaj originaleco konsistas en tio, ke por tiu ĉi aĝgrupo ne ekzistas ankoraŭ lernolibro por la Hungaraj gimnazioj (prof. Szerdahelyi verkis por la 1-a kaj la 2-a klasoj, daŭrigo mankas).
La Enkondukon, krome la metodikajn principojn, klarigojn dulingve, verkis la aŭtorino.
La strukturo de la laboraĵo: Enkonduko (p. 2-12), Instruplano (p.15-30), Studmaterialo (p.31-277).
Tiu ĉi lasta parto konsistas el ne sufiĉe strukturitaj kaj motivitaj, malfacile travideblaj ĉapitroj. (Tamen estas sciinde, ke la fazoj de la instruado, elprovo de la materialo kaj la verkado de la laboraĵo tempe koincidis). Kelkaj ripetiĝantaj lingvaj eraroj troviĝas en la laboraĵo, tamen ne multaj.
Al la meritoj de la kompilaĵo apertenas, ke ĝi atestas pri celkonscia, tamen elasta laboro dum la studjaro; montras sisteman aplikadon de pluraj studhelpiloj; la elektado de la materialo estas sprita kaj celkonscia; integriĝas en la materialo ankaŭ konoj pri la kultura fono de Esperanto, krome ĝi donas aktualajn informojn pri la Esperanton parolanta komunumo.
La aŭtorino okupas sin ankaŭ pri la instruado de vortar-uzado, priatentas ankaŭ la skizon, skribatan sur la nigra tabulo kaj la hejmajn taskojn. La parolo kiel komunika kapablo havas prioritaton, sed la aŭtorino ne neglektas ankaŭ spertigi la lernantojn en deĉifrado de manskribo.
Resume: la laboraĵo atestas pri sperta, celkonscia kaj sprita instruisto. Ĝi povus havi praktikan valoron en kazo de publikigo, sed ties kondiĉoj estas profunda sistemigo kaj bona redaktado" (Zsuzsa Barcsay)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.