Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:en la japana
Resumo:Tiu ĉi disertacio celas ĉefe priskribi la proletan Esperanto-movadon en Japanio inter la du mondmilitoj. La movado ĝermis en la periodo de demokratio post la unua mondmilito kaj havis jenajn celojn: esence establi teorion de internacia lingvo kaj Esperanto literaturo; funkcie interagi por kominikado inter individuaj movadanoj aŭ organizoj; entute servi al internacia solidareco kaj ekzalti spiriton de proletoj
La movado dividiĝis en kvar periodoj:
La 1-a: 1919.XII- 1923.VIII
La 2-a: 1924.IV- 1930.VII
La 3-a: 1930.VII- 1932.X
La 4-a: 1932.X - 1938.XI
En la unua periodo okazis demokratiigo de Japana Esperanto-Instituto kaj komenciĝis agadoj de esperantistaj socialistoj. Ankaŭ en la kampo de la kulturaj agadoj ili provis evoluigi la ideojn kaj la literaturon.
En la dua periodo formiĝis proleta Esperanto-movado kaj oni havis grandan perspektivon de ĝia utiligado en la vastaj kampoj de socia agado: ekzemple en la movado por emancipi subpremitajn popolojn aŭ senrajtigitajn virinojn. La nombro de la agantoj estis malgranda, sed ili havis klaran konscion pri la taskoj de la proletaj esperantistoj.
La tria periodo distingiĝis pro sia komunista karaktero. La movado fariĝis radikale politikema en la nomo de 'popularigo de la movado', kiu kaŭzis la internan disfendiĝon.Ili klopodis enkonduki internacilingvan teorion el Sovet-Unio; tamen, en severega subpremado fare de la ŝtataj instancoj, la movado eniris la kvaran stadion.
La kvara periodo estas karakterizita de la evoluo de Esperanta literaturo, internacilingva teorio kaj proleta Esperanto-korespondado. Kvankam la movado celis radikigi Esperanton en la nacian kulturon, oni malsukcesis efike kunigi internacilingvan movadon kaj tiun de proleta liberigo. Rezulte, ne realiĝis popolfronto inter japanaj esperantistoj kontraŭ faŝismo kaj milito.
Tamen oni devas noti la gravan rolon de proleta Esperanto-korespodado en la kontraŭ-faŝista movado. (la aŭtoro)
Aŭtoro:MIYAKE, Eizi
Lingvo(j): japana
Traduko de la titolo:Esperanto-Movado en Japanio inter la du mondmilitoj
Klasifiko: Historio de Esperanto-Movado
Jaro:1986
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoKioto Universitato
SekcioFako de Moderna Historio
LandoJapanujo
Adresone sciata
Tem-gvidanto(j):ne konata
Precizigo:licencia
Loko de publikigo:Ne; en la universitato
Fonto de la informo:Edward Symoens; Bibliografio de disertacioj / Noto de D-ro Blanke (26-08-1989)
Ŝlosilvortoj:
Kreodato:2011-11-06 09:12:34
Lasta redakto:2011-11-06 09:12:34
Aldoninto:Margaretha Symoens
Montroj:28581
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Resumo

Tiu ĉi disertacio celas ĉefe priskribi la proletan Esperanto-movadon en Japanio inter la du mondmilitoj. La movado ĝermis en la periodo de demokratio post la unua mondmilito kaj havis jenajn celojn: esence establi teorion de internacia lingvo kaj Esperanto literaturo; funkcie interagi por kominikado inter individuaj movadanoj aŭ organizoj; entute servi al internacia solidareco kaj ekzalti spiriton de proletoj
La movado dividiĝis en kvar periodoj:
La 1-a: 1919.XII- 1923.VIII
La 2-a: 1924.IV- 1930.VII
La 3-a: 1930.VII- 1932.X
La 4-a: 1932.X - 1938.XI
En la unua periodo okazis demokratiigo de Japana Esperanto-Instituto kaj komenciĝis agadoj de esperantistaj socialistoj. Ankaŭ en la kampo de la kulturaj agadoj ili provis evoluigi la ideojn kaj la literaturon.
En la dua periodo formiĝis proleta Esperanto-movado kaj oni havis grandan perspektivon de ĝia utiligado en la vastaj kampoj de socia agado: ekzemple en la movado por emancipi subpremitajn popolojn aŭ senrajtigitajn virinojn. La nombro de la agantoj estis malgranda, sed ili havis klaran konscion pri la taskoj de la proletaj esperantistoj.
La tria periodo distingiĝis pro sia komunista karaktero. La movado fariĝis radikale politikema en la nomo de 'popularigo de la movado', kiu kaŭzis la internan disfendiĝon.Ili klopodis enkonduki internacilingvan teorion el Sovet-Unio; tamen, en severega subpremado fare de la ŝtataj instancoj, la movado eniris la kvaran stadion.
La kvara periodo estas karakterizita de la evoluo de Esperanta literaturo, internacilingva teorio kaj proleta Esperanto-korespondado. Kvankam la movado celis radikigi Esperanton en la nacian kulturon, oni malsukcesis efike kunigi internacilingvan movadon kaj tiun de proleta liberigo. Rezulte, ne realiĝis popolfronto inter japanaj esperantistoj kontraŭ faŝismo kaj milito.
Tamen oni devas noti la gravan rolon de proleta Esperanto-korespodado en la kontraŭ-faŝista movado. (la aŭtoro)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.