Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:«Mantenint el foc encès» : Els arxius esperantistes com a arxius comunitaris lingüístics
Resumo:Andrew Flinn kaj la brita Community Archives kaj Heritage Group popularigis la koncepton de komunumaj arĥivoj, kiu estas kritikita kaj pro la hibrida kaj neorgana naturo de tiuj heredaĵkonglomeraĵoj kaj por la nedifino de la koncepto mem de ‘komunumo’. La profunda studo de la koncerna bibliografio el postmoderna vidpunkto malkovras, ke, unuflanke, la koncepto de lingva komunumo tute forestas en tiuj diskutoj, kiuj neniam traktis iun ajn arĥivon dediĉitan al la dokumentado kaj identeco de lingva komunumo; krome ili neniam konsideris ankaŭ lingvan justecon, kvankam la aktivula kaj protesta funkcio de tiuj arkivoj fariĝis ilia ĉefa karakterizo. Aliflanke, arĥiv-teoriistoj montris sin nesentemaj al la problemo de lingva diskriminacio ĝis la malkaŝa esprimo de antaŭjuĝoj, kiujn socilingvistiko difinus kiel ‘lingvismon’, kaj ankaŭ nesentemaj al la konstruita naturo de arĥivaj terminologioj, al iliaj diferencoj inter lingvoj, al ilia uzo de popolaj polisemaj anglaj esprimoj kiel ekzemple «collection» kaj «community», al la arbitreco de supozite esencaj dikotomioj kiel ekzemple «fonds/collection» aŭ «archives/manuscripts», kaj al la esencismeco de la difino mem de ‘arĥivo’. Por vastigi la teorion de komunumaj arkivoj kaj igi ĝin aplikebla al la problemo de lingva diverseco, ĉi tiu studo ĉerpas konceptojn el la malkonstruismo de la filozofo Jacques Derrida kaj el la teorio pri komunumaj arĥivoj kiel ekzemple ‘simbolan neniigon’ kaj ‘paŭzostrukturojn’ por analizi la arĥivojn de kolektivo kiu havas la duoblan karakteron de lingva komunumo kaj socia movado por lingva justeco: la esperantistaro. Specife, ĝi entreprenas priskriban kaz-esploron de la evoluo, organizado kaj agadoj de Esperanto-arĥivo situanta en Svisujo per la analizo de publikigitaj kaj arĥivaj dokumentoj, duonstrukturitaj intervjuoj kun koncernaj informantoj, kaj partoprenanta observado, por identigi la servojn kiujn ĝi provizas al sia komunumo. La rezultoj estas komparitaj kun alia lingvokomunuma arkivo, la Yiddish Book Center. Ambaŭ havas komunajn trajtojn, kiel la gravan instruan funkcion, la pligravecon de bibliografiaj materialoj, kaj la implican funkcion decentri kaj relativigi la nacian identecon. Aliflanke, karakterizo de Esperantaj arĥivoj, kiu ne kongruas kun la difino de komunumaj arĥivoj kiel ‘sendependaj’, estas la nerezisto al cedo de la fizika gardado de siaj kolektoj al publikaj arĥivoj. Malgraŭ ĉio, ili estas ‘kontraŭ-arĥivoj’ en la senco de vehikloj de reformprojekto por la tuta socio kiel en la kazo de arĥivoj de sociaj movadoj. La studo finiĝas per esplordemandoj kiuj povus gvidi la kunlaboron de publikaj arĥivoj kun la Esperanto-komunumo kaj krome kun aliaj komunumaj arĥivoj.
Aŭtoro:FERNÁNDEZ ASENSIO, Rubèn
Lingvo(j): kataluna
Traduko de la titolo:«Flamigadante la fajron»: La arĥivoj esperantistaj kiel lingvokomunumaj arĥivoj
Klasifiko: Internacia lingvo kaj bibliotekoj
Jaro:2023
Amplekso:175 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoUniversitat Autònoma de Barcelona
SekcioEscola FUAB Formació — Arxivística i Gestió de Documents
LandoHispanujo
AdresoEdifici Blanc
Campus de la Universitat Autònoma de Barcelona
08193 Bellaterra (Cerdanyola del Vallès)
Retejoligilo
Tem-gvidanto(j):PÉREZ VENTAYOL, Joan; GRAU FERRANDO, Dolors
Precizigo:magistra
Loko de publikigo:https://ddd.uab.cat/record/291690?ln=en
Kontakteblo kun la verkinto:ruben_fernandez.asensio ĉe yahoo punkto com
Ŝlosilvortoj:komunumaj arĥivoj, lingvaj arĥivoj, sociologio de arĥivoj, post-gardismo, deveno, arĥivistika teorio, kompara terminologio, semiologio, malkonstruismo, post- modernismo, psikoanalizo, epistemologio, genrostudo, sociaj malplimultoj, socia justeco, profesia etiko, socilingvistiko, internaciaj rilatoj, Svisujo, Katalunujo
Kreodato:2024-05-01 10:01:01
Lasta redakto:2024-05-03 06:22:03
Aldoninto:Rubeno Fernández Asensio
Montroj:64
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 1; Viaj elŝutoj: 0

(Alia) FernandezAsensio_Ruben
Elŝutoj sume: 1
Kreodato: 2024-05-01 10:03:02

Resumo

Andrew Flinn kaj la brita Community Archives kaj Heritage Group popularigis la koncepton de komunumaj arĥivoj, kiu estas kritikita kaj pro la hibrida kaj neorgana naturo de tiuj heredaĵkonglomeraĵoj kaj por la nedifino de la koncepto mem de ‘komunumo’. La profunda studo de la koncerna bibliografio el postmoderna vidpunkto malkovras, ke, unuflanke, la koncepto de lingva komunumo tute forestas en tiuj diskutoj, kiuj neniam traktis iun ajn arĥivon dediĉitan al la dokumentado kaj identeco de lingva komunumo; krome ili neniam konsideris ankaŭ lingvan justecon, kvankam la aktivula kaj protesta funkcio de tiuj arkivoj fariĝis ilia ĉefa karakterizo. Aliflanke, arĥiv-teoriistoj montris sin nesentemaj al la problemo de lingva diskriminacio ĝis la malkaŝa esprimo de antaŭjuĝoj, kiujn socilingvistiko difinus kiel ‘lingvismon’, kaj ankaŭ nesentemaj al la konstruita naturo de arĥivaj terminologioj, al iliaj diferencoj inter lingvoj, al ilia uzo de popolaj polisemaj anglaj esprimoj kiel ekzemple «collection» kaj «community», al la arbitreco de supozite esencaj dikotomioj kiel ekzemple «fonds/collection» aŭ «archives/manuscripts», kaj al la esencismeco de la difino mem de ‘arĥivo’. Por vastigi la teorion de komunumaj arkivoj kaj igi ĝin aplikebla al la problemo de lingva diverseco, ĉi tiu studo ĉerpas konceptojn el la malkonstruismo de la filozofo Jacques Derrida kaj el la teorio pri komunumaj arĥivoj kiel ekzemple ‘simbolan neniigon’ kaj ‘paŭzostrukturojn’ por analizi la arĥivojn de kolektivo kiu havas la duoblan karakteron de lingva komunumo kaj socia movado por lingva justeco: la esperantistaro. Specife, ĝi entreprenas priskriban kaz-esploron de la evoluo, organizado kaj agadoj de Esperanto-arĥivo situanta en Svisujo per la analizo de publikigitaj kaj arĥivaj dokumentoj, duonstrukturitaj intervjuoj kun koncernaj informantoj, kaj partoprenanta observado, por identigi la servojn kiujn ĝi provizas al sia komunumo. La rezultoj estas komparitaj kun alia lingvokomunuma arkivo, la Yiddish Book Center. Ambaŭ havas komunajn trajtojn, kiel la gravan instruan funkcion, la pligravecon de bibliografiaj materialoj, kaj la implican funkcion decentri kaj relativigi la nacian identecon. Aliflanke, karakterizo de Esperantaj arĥivoj, kiu ne kongruas kun la difino de komunumaj arĥivoj kiel ‘sendependaj’, estas la nerezisto al cedo de la fizika gardado de siaj kolektoj al publikaj arĥivoj. Malgraŭ ĉio, ili estas ‘kontraŭ-arĥivoj’ en la senco de vehikloj de reformprojekto por la tuta socio kiel en la kazo de arĥivoj de sociaj movadoj. La studo finiĝas per esplordemandoj kiuj povus gvidi la kunlaboron de publikaj arĥivoj kun la Esperanto-komunumo kaj krome kun aliaj komunumaj arĥivoj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.