La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Al la komenco
Ĝeneralaj informoj
Nacilingva titolo: | L'espéranto et ses imprévus : étude énonciative du marqueur -um |
Resumo: | Tiu disertacio celas studi la markon -um en Esperanto laŭ enunciativa aliro, t.e. la Teorio de la Predikativaj kaj Enunciativaj Operacioj de Antoine Culioli. Esperanto estas lingvo kiun proponis Ludoviko Lazaro Zamenhof en 1887. La celo estis la ellaborado de lingvo kiu povus esti uzata por internacie komuniki. Kvankam unuavide la lingvo ŝajnas pli facile lernebla pro la maniero laŭ kiu ĝi estis kreita, ekzistas iuj neregulaĵoj (fakte neatenditaj) kiel la sufikso -um. Tiu sufikso povas esti uzata memstare aŭ lige kun radiko (tiu ĉi dua ebleco estas la plej ofta). Kiam la iniciatinto de la lingvo prezentis tiun sufikson, li difinis ĝin kiel sufikson sen propra signifo, uzeblan kiam aliaj sufiksoj ne taŭgas. Malgraŭ tio, la ambigueco de la sufikso ne malhelpis la Esperanto-parolantojn uzi ĝin por krei novajn vortojn. Ni provas tra pluraj hipotezoj eltrovi la funkciadon de tiu aparta sufikso. |
Aŭtoro: | BRAULT, Dylan |
Lingvo(j): |
franca |
Traduko de la titolo: | Esperanto kun neatenditaĵoj: enunciativa studo de la marko -um |
Klasifiko: |
Esperantologio |
Jaro: | 2024 |
Amplekso: | 106 paĝoj |
Prezento-loko: |
Tipo | universitato |
Nomo | Universitato de Tours |
Sekcio | Fakultato de Literaturoj kaj Lingvoj |
Lando | Francujo |
Adreso | 3 rue des Tanneurs, 37000 TOURS |
Retejo | ligilo |
|
Tem-gvidanto(j): | Philippe PLANCHON |
Precizigo: | magistra |
Fonto de la informo: | Philippe PLANCHON |
Ŝlosilvortoj: | esperanto, um, enunciativo, TOPE, Culioli, sufikso, morfologio, semantiko |
Kreodato: | 2024-12-16 23:46:09 |
Lasta redakto: | 2024-12-16 23:55:24 |
Aldoninto: | Philippe PLANCHON |
Montroj: | 69 |
Dosieroj: |
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 6; Viaj elŝutoj: 0
(Diplomlaboraĵo)
L'espéranto et ses imprévus : étude énonciative du marqueur -um
.pdf
Elŝutoj sume: 6
Kreodato: 2024-12-16 23:52:43
|
Resumo
Tiu disertacio celas studi la markon -um en Esperanto laŭ enunciativa aliro, t.e. la Teorio de la Predikativaj kaj Enunciativaj Operacioj de Antoine Culioli. Esperanto estas lingvo kiun proponis Ludoviko Lazaro Zamenhof en 1887. La celo estis la ellaborado de lingvo kiu povus esti uzata por internacie komuniki. Kvankam unuavide la lingvo ŝajnas pli facile lernebla pro la maniero laŭ kiu ĝi estis kreita, ekzistas iuj neregulaĵoj (fakte neatenditaj) kiel la sufikso -um. Tiu sufikso povas esti uzata memstare aŭ lige kun radiko (tiu ĉi dua ebleco estas la plej ofta). Kiam la iniciatinto de la lingvo prezentis tiun sufikson, li difinis ĝin kiel sufikson sen propra signifo, uzeblan kiam aliaj sufiksoj ne taŭgas. Malgraŭ tio, la ambigueco de la sufikso ne malhelpis la Esperanto-parolantojn uzi ĝin por krei novajn vortojn. Ni provas tra pluraj hipotezoj eltrovi la funkciadon de tiu aparta sufikso.
|
|