Ĝeneralaj informoj
Nacilingva titolo: | Quantitative Studien zum Esperanto unter besonderer Berücksichtigung der Wortbekanntheit |
Resumo: | Kvantaj studoj estis faritaj pri la planlingvo Esperanto rilate al elektitaj problemoj de parolson-, vorter-, fraz- kaj vortsciencoj, vortofteco kaj – kiel fokuso – vortkonateco.Chefrezultoj: La parolson-oftec-distribuo de Esperanto povas esti priskribata precipe bone per la Yule-modelo; okaze de du-parolsoneca konsidero de la ekfrotaj parolsonoj rezultas iomete pli malbona adaptigho, ol okaze de unu-parolsoneca konsidero. Aplikado de la klasifika shlosilo de Altmann kaj Lehfeldt konfirmas la opinion de la plej multaj autoroj, lau kiu Esperanto estas lingvo algluema kun kelkaj trajtoj de izola lingvo. La che aliaj lingvoj trovita legho inter vortlongo kaj plursignifeco validas ankau por Esperanto. Por la ekzamenado de la interrilato inter vortkonateco kaj vortofteco kaj krome por la ekzamenado de la memtakso de la propra Esperanto-aplikpovo fare de ghiaj parolantoj estis detale prezentita kaj proponita, kiel nov-idea opcio ankau por la ekzamenado de analogaj problemoj, la metodo de logistika regresio (inkluzive de statistika fidindeco). Pri la sekvonte priskribitaj chefhipotezoj povas esti dirata jeno surbaze de la ekzamenado (oni atentu pri tio, ke chi-rilate chefhipotezoj (a) kaj (b) validas nur por tiaj Esperanto-parolantoj, kiuj taksas sian Esperanto-aplikpovon kiel sufiche bonan; chefhipotezo (c) validas ankau por tiaj Esperanto-parolantoj, kiuj taksas sian Esperanto-aplikpovon kiel ne sufiche bonan: (a) La ofteco de la fidinde konataj vortoj respondas al la oftecgrupo 7 el nau oftecgrupoj de la statistiko evoluigita de la Akademio de Esperanto („Baza Radikaro Oficiala“, BRO; oftecgrupo 1: plej oftaj vortoj). (b) Estu A la ofteco de Esperanto-vortoj fidinde konataj al homoj de gepatra lingvo el la latinida au ghermana lingvo-subfamilio. Estu B la ofteco de Esperanto-vortoj fidinde konataj al homoj de gepatra lingvo china, japana au el la finn-ugra lingvo-subfamilio. La ekzamenado montris: Inter A kaj B ne estas signifa diferenco. Tio estas: La evidenta konjekto, ke Esperanto-parolantoj de gepatra lingvo el la latinida au ghermana lingvo-subfamilio (= fonto de la plej multaj Esperanto-vortoj) havas avantaghon kaj en komparo konas pli maloftajn Esperanto-vortojn, ol chi tiajn konas Esperanto-parolantoj de aliaj gepatraj lingvoj, ne estis konfirmata de la empiria ekzamenado. (c) Che statistika fidindeco de 95% la memtakso de la propra Esperanto-aplikpovo fare de ghiaj parolantoj estas ech post 100 jaroj da lernado nur 73%. Lerndauro por fidinda aplikpovo (do 90% che 95% da statistika fidindeco) ne povis esti determinata. |
Aŭtoro: | KÜCK, Andreas |
Lingvo(j): |
germana |
Traduko de la titolo: | Kvantaj studoj pri Esperanto kun speciala konsidero de la vortkonateco |
Klasifiko: |
Esperantologio |
Jaro: | 2009 |
Amplekso: | 212 paĝoj |
Prezento-loko: |
Tipo | universitato |
Nomo | Universität Trier |
Sekcio | Sprach-, Literatur- und Medienwissenschaften; Linguistische Datenverarbeitung |
Lando | Germanujo |
Adreso | Universität Trier
Universitätsring 15
54296 Trier
Germanujo |
Retejo | ligilo |
|
Tem-gvidanto(j): | Profesoro doktoro Reinhard Köhler |
Precizigo: | doktora, PhD |
Loko de publikigo: | Reta publikigo: Universitätsbibliothek Trier, Trier, Germanujo
( http://ubt.opus.hbz-nrw.de/volltexte/2009/525/ )
Tie kaj krome en jenaj lokoj estas presitaj kaj binditaj ekzempleroj:
Deutsche Esperanto-Bibliothek, Aalen, Germanujo;
Österreichische Nationalbibliothek - Sammlung für Plansprachen, Wien, Austrujo
Interkultura Centro Herzberg - Bibliothek, Herzberg am Harz, Germanujo
Biblioteko Hector Hodler, Rotterdam, Nederlando |
Kontakteblo kun la verkinto: | mk133@gmx.net |
Ŝlosilvortoj: | Esperanto, kvanta, kvantaj, lingvoscienco, vortkonateco |
Rimarkoj: | Koncizaj informoj en Esperanto:
http://www.ipernity.com/blog/55667/153121
La laboraĵo elŝuteblas ankaŭ ĉe: http://ubt.opus.hbz-nrw.de/volltexte/2009/525/pdf/dskueckf.pdf |
Kreodato: | 2010-10-21 16:01:59 |
Lasta redakto: | 2010-10-22 14:17:36 |
Aldoninto: | Andreas Kueck |
Montroj: | 32163 |
Dosieroj: |
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 24; Viaj elŝutoj: 0
(Diplomlaboraĵo)
Quantitative Studien zum Esperanto unter besonderer Berücksichtigung der Wortbekanntheit
.pdf
Elŝutoj sume: 24
Kreodato: 2010-10-22 14:08:27
|
Resumo
Kvantaj studoj estis faritaj pri la planlingvo Esperanto rilate al elektitaj problemoj de parolson-, vorter-, fraz- kaj vortsciencoj, vortofteco kaj – kiel fokuso – vortkonateco.Chefrezultoj: La parolson-oftec-distribuo de Esperanto povas esti priskribata precipe bone per la Yule-modelo; okaze de du-parolsoneca konsidero de la ekfrotaj parolsonoj rezultas iomete pli malbona adaptigho, ol okaze de unu-parolsoneca konsidero. Aplikado de la klasifika shlosilo de Altmann kaj Lehfeldt konfirmas la opinion de la plej multaj autoroj, lau kiu Esperanto estas lingvo algluema kun kelkaj trajtoj de izola lingvo. La che aliaj lingvoj trovita legho inter vortlongo kaj plursignifeco validas ankau por Esperanto. Por la ekzamenado de la interrilato inter vortkonateco kaj vortofteco kaj krome por la ekzamenado de la memtakso de la propra Esperanto-aplikpovo fare de ghiaj parolantoj estis detale prezentita kaj proponita, kiel nov-idea opcio ankau por la ekzamenado de analogaj problemoj, la metodo de logistika regresio (inkluzive de statistika fidindeco). Pri la sekvonte priskribitaj chefhipotezoj povas esti dirata jeno surbaze de la ekzamenado (oni atentu pri tio, ke chi-rilate chefhipotezoj (a) kaj (b) validas nur por tiaj Esperanto-parolantoj, kiuj taksas sian Esperanto-aplikpovon kiel sufiche bonan; chefhipotezo (c) validas ankau por tiaj Esperanto-parolantoj, kiuj taksas sian Esperanto-aplikpovon kiel ne sufiche bonan: (a) La ofteco de la fidinde konataj vortoj respondas al la oftecgrupo 7 el nau oftecgrupoj de la statistiko evoluigita de la Akademio de Esperanto („Baza Radikaro Oficiala“, BRO; oftecgrupo 1: plej oftaj vortoj). (b) Estu A la ofteco de Esperanto-vortoj fidinde konataj al homoj de gepatra lingvo el la latinida au ghermana lingvo-subfamilio. Estu B la ofteco de Esperanto-vortoj fidinde konataj al homoj de gepatra lingvo china, japana au el la finn-ugra lingvo-subfamilio. La ekzamenado montris: Inter A kaj B ne estas signifa diferenco. Tio estas: La evidenta konjekto, ke Esperanto-parolantoj de gepatra lingvo el la latinida au ghermana lingvo-subfamilio (= fonto de la plej multaj Esperanto-vortoj) havas avantaghon kaj en komparo konas pli maloftajn Esperanto-vortojn, ol chi tiajn konas Esperanto-parolantoj de aliaj gepatraj lingvoj, ne estis konfirmata de la empiria ekzamenado. (c) Che statistika fidindeco de 95% la memtakso de la propra Esperanto-aplikpovo fare de ghiaj parolantoj estas ech post 100 jaroj da lernado nur 73%. Lerndauro por fidinda aplikpovo (do 90% che 95% da statistika fidindeco) ne povis esti determinata.
|
|