Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo  Nomo ↓ Jaro  Lando  Lasta redakto 
81

Analizo de la vortoprovizo de kvar lernolibroj

Vidante, iom time, la evoluon de la internacia lingvo rilate al ĝia vortaro, mi provis difini ĉi-rilate la spiriton de la lingvo kaj mi volis scii ĉu tiun spiriton de la lingvo oni bone transdonas dum instruado. Mi analizis kvar instrulibrojn kaj mi konstatis ke ĝenerale – en la limoj de mia studmaterialo – ne estas klara atento pri tiu aspekto de instruado de la lingvo.

Esperantologio
Instruado/edukado kaj internacia lingvo

DELMOTTE, Alain2005PL - Pollando2011-02-06 22:36:14
82

Esperanto estas internacia helplingvo. Traduko en la nederlandan kun komentario de "Homens contra Babel" de Paulo Ronai, +la originala verko de Ronai en la portugala

Enkonduko (en la portugala) p. 1-64 Traduko (en la nederlandan) p. 65-277 Komentario (en la nederlanda) p. 278-299 La tabelo de enhavo 1° Lingvistika tragikomedio; 2° Komenco de la batalo kontraŭ Babelo; 3° Lingualumia, Chabé Aban & Cie; 4° Apartecoj de filozofia lingvo; 5° Menade bal, püki bal; 6° Kiel oni faras lingvon; 7° Esperanto - por kaj kontraŭ; 8° Kvalitoj kaj eblecoj de Lingua Catolica; 9° Malmunti lekanteton; 10° Filoj kaj kuzoj de Esperanto, genepoj de Volapük; 11° Interlingue kaj interlingua; 12°Neolatinus kaj parencoj; 13° Dornorozeto; 14° La plej universala mondlingvo; 15° La bazaj principoj de Basic English; 16° Basic English: por kaj kontraŭ; 17° La greka por la Ĉino; 18° Aristogramo kaj anti-babela skribo; 19° Fundamenta franca kaj Makiavelismo; 20° Ĉu ni parolos Romanid? (Tradukita el la verko mem)

Esperantologio

DELVEAUX, Véronique1989BE - Belgujo2011-08-11 06:29:55
83

Sintaksaj problemoj en Esperanto (Pri la sintaksa konduto de modalaj verboj)

La verkintino baziĝante sur la internacia fakliteraturo kaj esplorante konatojn Esperanto-vortarojn, provis kolekti la modalajn verbojn kaj analizi ilian sintaksan kaj semantikan konduton. Ŝi konkludas, ke Esperanto kondutas simile al la naturaj lingvoj ankaŭ ĉi-terene? Ĝi estas valora kaj pionira laboraĵo.(IPR 4/1990)

Esperantologio

DEMETER, Aniko1989HU - Hungarujo2011-08-10 06:02:59
84

La helplingvoj. Kompara pristudo de leksikaj, gramatikaj kaj funkciaj elementoj.

La celo de la disertacio estas komparo inter etnaj lingvoj, planlingvoj kaj formalaj (logikaj aŭ matematikaj) lingvoj , laŭ tri vidpunktoj: vortaro, gramatiko kaj funkciado. Etnaj kaj formalaj lingvoj estas priskribitaj ĝenerale, sed inter la planlingvoj estas elektitaj nur kvar: Esperanto, Ido, Occidental kaj Interlingua. Pro sia aparta pozicio kiel jam funkcianta planlingvo, Esperanto ricevas specialan priatenton. Fine konkludiĝas i.a., ke laŭ la diversaj trajtoj, la planlingvoj troviĝas inter la du aliaj grupoj kaj, ke ilia grava propraĵo estas la funkciado kiel interetna komunikilo.

Interlingvistiko

DEMONTY, Marc1978BE - Belgujo2014-02-20 15:12:00
85

Daŭro, demokrateco kaj komunumeco en esperantaj dissendolistoj

En la unua parto la aŭtoro priskribas la staton kaj ecojn de Esperanto-dissendolistoj rigarde al ilia grava rolo kiel medioj de iniciado en kaj diskutado pri la internacia lingvo kaj kiel komunikilo pri kiu ajn temo. Plej gravaj konstatoj estas la rapida amasa kreiĝo de kaj denove silentiĝo de la dissendolistoj, ilia malforta rolo kiel komunumo de argumentado (laŭ McKerrow) en la periodo de 2010 ĝis fino de 2016. Sekvas resumo de teorioj en la scienca literaturo pri ilia socia karaktero, kun speciala atento al la aspekto de demokrata interkonsiderado inter la membroj, sendepende de la ĉirkaŭa politika sistemo, kaj la strebado laŭ la esperantisma ideologio disvolvi interkulturan orientiĝon inter ĝiaj adeptoj kaj dividi inkludeman sintenon. La aŭtoro konstatas streĉecon inter la ideo de Swales, ke lingvokomunumo estas alcentra, kaj la praktiko de la E-dissendolistoj, kies influo al la diskurso estas pli centrofuĝa, kaj sur la nivelo de apartaj listoj kaj en la opiniformado pri lingvo kaj movado ĝenerale. Tial estas malrealece rigardi la esperantistaron komunumo, ĉu lingva, ĉu diskursa. En sama direkto montras la eksterordinare granda elcento de deflankuloj (mezume pli ol 90% de la membroj de 77 dissendolistoj) konforme al la tezo de Kraus, ke diskursaj komunumoj baras ne-partoprenantojn. Grava handikapo por fari diskursan komunumon estas la malsameco de nivelo de kogneco (ĉiuj scioj de la fizika ĉirkaŭaĵo, kutimoj, spertoj kaj kapabloj). La aŭtoro proponas la grandon log2(m) kiel indikilon de tio, kion li nomas la influpremo de kontribuanto al retdiskutlisto kaj esploras la distribuon de tiu indikilo trans la membroj en samplo de dek naŭ dissendolistoj. Surbaze de ĝia normigita valoro (mi estas la nombro de mesaĝoj de kontribuanto i, p la nombro de mesaĝantoj) estas proponataj kvar tipoj de kontribuantoj al dissendolistoj: deflankuloj, unumesaĝantoj, plurmesaĝantoj, oftuloj kaj specialistoj. Montriĝas, ke la distribuo de relativaj influpremoj de la plurmesaĝantoj, sekvas pli-malpli geometrian vicon, sed ke la influpremoj de la grupeto de oftuloj ĝenerale kreskas pli rapide ol tiuj de la plurmesaĝantoj. Specialistojn oni rekonas per malmultaj mesaĝoj, sed ĉiuj legas ilin. Diversaj indikiloj estas uzataj por kompari la kvaliton de la dissendolistoj en la samplo, ekzemple per la relativa nombro de deflankuloj kaj la inversa rilato inter la nombro de plurmesaĝantoj kaj la proporcio de influpremo inter nombre najbaraj mesaĝantoj. La aŭtoro spekulacias pri individuaj kaŭzoj aŭ motivoj de la kontribuemo de membroj de dissendolistoj. La uzado de la termino "komunumo de argumentado" estas kritikata, ne mirinda pro la malsukcesa komunikado kaŭzata de manko de uzreguloj, de aŭtoritato(j), de persona interkonateco, pro sennomaj ensendaĵoj de kontribuantoj kaj nenecesa uzado de la nacia lingvo. Krome la eksteraj faktoroj de Edwards influas la procezojn de ekskludemo aŭ inkludemo. Per skriba enketo al membroj de la dissendolistoj en la samplo la aŭtoro klopodas informiĝi pri la politika sinteno de la membroj laŭ la divido de Dahlberg: ĉu interkonsiderada, liberal-individualisma aŭ komunisma. Tiu provo malsukcesas ĉefe pro la diferencoj inter temoj traktataj de esperantanoj kaj la temoj sur politika tereno, kiuj inspiris Dahlberg al sia divido. Surbaze de la ricevitaj respondoj Alia divido de sintenoj estas proponata supozeble pli adekvatan al la regantaj sintenoj de esperantanoj. La aŭtoro rekomendas en ĉapitro 8 la uzadon de retforumoj, per kiuj asignitaj por tio argumentantoj povas favori la kreadon de komunumoj de argumentado bazitaj sur egaleca kogna ĉirkaŭaĵo. En ĉapitro 10 sekvas serio da komentoj pri la simptomoj kaj kaŭzoj de mankhava funkciado de la Esperanto-movado: ofta ne-menciado de objektivoj de dissendolistoj, la fermiteco de landaj retdiskutlistoj al eksterlandanoj, la ne-ekzisto de kunordigado inter agadoj de landaj asocioj kaj la rolo en tio de la kupola organizaĵo Universala Esperanto Asocio. Fine la aŭtoro substrekas la mankon de io en Esperantujo, kio estas komparebla kun dokumentebla publika opinio. Se la landaj asocioj funkcius kiel sekcioj de UEA, tio kreus la kondiĉojn sub kiuj privataj komerce mastrumataj organizaĵoj kiel Duolingo, Ekparolu, E@I kaj aliaj povus daŭri flori. Se tia evoluo ne okazos, la movado daŭros konsisti ĉefe el intelekta elito, dum ĝi sur baza nivelo estas rigardata kiel sekto. -------- The most important findings are the fast massive creation and reversal depleting of the mailing lists (Yahoo and Google), their weak role as an argument community (as defined by Raymie McKerrow) in the period of 2010 to the end of 2016 and the immensely high percentage of lurkers in those forums. Thus it is unrealistic to consider the Esperanto speakers as one community, whether linguistic, or discursive. The author offers the magnitude log2(m) as an indicator of what he calls the contributor's influence pressure on a mailing list and explores the distribution of that indicator across the members in a sample of nineteen mailing lists. Based on its standardized value (log2(mi)+1)/(log2(Πmr) (mi is the number of messages of contributor i, p the number of messengers) four types of contributors to mailing lists are proposed: lurkers, single contributors, repeat messengers, prolifics and specialists. The use of the term "argumentation community" for any mailing list meets criticism, not surprisingly because of failing communication from the lack of rules of usage, of authority(ies), of interpersonal familiarity, anonymous submissions and unnecessary use of the national language. He stresses the lack of something in Esperanto, which is comparable with a documentable public opinion. The author recommends the use of internet forums, by which specifically assigned argumentators can foster the creation of argument communities, based on an egalitarian cognitive environment.

Alia

DERKS, Johan2017PL - Pollando2017-10-08 16:30:42
86

Kultura historio de Esperanto-Lingvo en Ĉinio.

Ekirante de diakrona esplorado de la esperanta movado en Ĉinio, la dissertaĵo evidentigas la socian dimension kaj la valorojn, kiujn ĉinoj sukcesis atribui kaj al artefarita lingvo - ofte mokata kaj kritikata - kiel Esperanto.

Esperantologio

DI SEBASTIANO, Lucrezia2014IT - Italujo2017-01-16 02:02:59
87

Enketo pri la pozicio de Esperanto en Italio

Enkonduko: Unua parto; Ĉapitro I: La lingvo- problemo. 1. Difino; 2. Lingvo kaj kulturo; 3.La motivoj; 4. Planlingvoj; 5. Esperanto en Italio. Ĉapitro II: Superrigardo de la precipaj planlingvoj. 1. En la fino de 1880; 2. Volapük; 3. Esperanto; 4. Aliaj provoj; 5. Duon-artefaritaj lingvoj. 6. La esploro daŭras. Ĉapitro III: Esperanto, ĝia iniciatoro, ĝia movado, ĝiaj aplikoj. 1.La iniciato; 2.La movado; 3.La aplikoj; 4.La instruado en Italio. Ĉapitro IV: Alfabeto kaj gramatiko de Esperanto. 1.Alfabeto kaj prononco; 2.Gramatiko. Konkludoj Dua parto: Enkonduko; La demandaro; La enketo; Konkludoj; Aldonaĵoj: A. Afiksoj; B. Korelativoj; C. La cirkulero N 12411; D. La leĝpropono N 1489; E. La rezolucio 8C/DR/116; Diversaj statistikoj; Bibliografio.

Historio de Esperanto-Movado

DIJKHUIZEN, Gerda1970BE - Belgujo2011-08-23 06:28:17
88

La Esperanta gazetaro

La disertaĵo prezentas la Esperanto-gazetaron konsiderante ĝiajn soci-lingvajn antaupremisojn, sferon de agado, strukturon, trajtojn, sociajn funkciojn, metodojn, rimedojn, kaj evoluprogrnozojn. Unu ĉapitro preiskribas la staton (klasifikon) de la Espeeranto-gazetaro en la jaro 1962, kio konsistigas interesan materialon por komparstudoj. La analizo de la E-gazetaro el 1961 estis farita surbaze de enketado de multaj redaktoroj kaj propra esplorado en la E-Muzeo en Vieno. La laboraĵo estas grandparte tradukita en E. Ĝia 11-paĝa resumo aperis anglalingve en la scienca revuo de Pola Ĵhurnalista Asocio, "International Review of Journalism", n-ro 1/1966

Internacia lingvo kaj gazetaro

DOBRZYŃSKI, Roman1963PL - Pollando2010-10-12 09:34:11
89

Historia urbo V. Tarnovo - Lulilo de Esperanto Movado en Bulgario

Historio de Esperanto-Movado

DOLCXINKOV, Hristo1972HU - Hungarujo2011-02-12 12:17:40
90

Redistribuo lingva sur la internacia scenejo: ĉu rolo por Esperanto?

-La problemo de la lingvo distribuo sur internacia nivelo -Perspektivoj de nova lingva distribua mondskale -La komunikado laŭ la esperantistoj -La akiroj de Esperanto en la kampo de komunikado -Stato de la problemo en la Eŭropa Komunumo

Internacia lingvo kaj gazetaro

DONNAY, Françoise1988FR - Francujo2011-12-01 08:00:57
1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.