En la 26a de julio, 2012, ni markos la 125-jaran jubileon de la aperigo de la Unua Libro.
Tio estas la plej signifa jubileo tra la sekvaj kvin jaroj. Pasintan novembron ILEI lanĉis projekton ‘Esperanto125’ por inde festi tiun datrevenon.
La nunan dokumetno raportas pri la progreso de la projekto kaj verkado de la kursmaterialoj.
Kelkaj landaj asocioj serioze pretiĝas al la jubileo, kaj organizas sin. Jen la projekto de la italoj:
Ekestas la projektgrupo “Esperanto 125” en Italujo kaj anoncis sian partoprenon en ĝi Renato Corsetti, Davide Astori kaj Luigia Oberrauch Madella. Kiel vi povas vidi, temas pri la sekvaj agadpunktoj:
· 125 plibonigoj al la retaj kursoj italaj
· 125 enksribiĝintoj al la retaj kursoj italaj
· 125 unuagradaj diplomoj
· 125 partoprenantoj de ĉeestaj kursoj
· 125 ŝlosilaj vortoj de Esperanto en neesperantista gazeto
· Unu kunveno kun neesperantistoj por memorigi pri la datreveno de la historio de Esperanto