Priskribo: | La artikolo aperis en la libro Abunda Fonto, redaktita de Ilona Koutny. Ĝin ni publikigas ĉi tie kun la permeso de la redaktorino.
Konkludo: ĉu la leksiko estas strukturebla?
La respondo estas principe jesa, sed kun multaj rezervoj kaj malfacilaĵoj. Probable nur kompon-analiza metodo (componential analysis/analyse componentielle), aplikata al ĉiuj leksikaj morfemoj, ebligus postan klasadon. Tia laboro ne estas eĉ komencita. Ĝisnunaj studintoj de tiu problemo, ekzemple G. Lagrange, montris la neceson krei semantikan klasadon. Tiel ekestus semantikaj klasoj, kiaj ejo (fabrik-…), ulo (gigant-…), isto (advokat-…), ilo (martel-…), vetero (pluv-…), evoluo (ŝrump-, ŝvel-…), stato (lac-, prav-, grav-), arto (muzik-…), emo, sento, koloro, fizika aspekto, mensa aŭ morala karakterizo, kaj multaj aliaj, kies nombro ankoraŭ ne povas esti difinita.
Kiel ajn evoluos la pritraktado de tiuj problemoj, ni povas konstati, ke Szerdahelyi donis al ni imitindan ekzemplon de libera, sentabua ekzamenado de teorio, kiun ĝiaj adeptoj volas prezenti kiel netuŝeblan kaj nesupereblan.
|