Resumo
Antaŭ pli ol duonjarcento, en influa artikolo, Paul Neergaard difinis la fundamenton de la disciplino Esperantologio kaj ĝiaj diversaj branĉoj. Tiutempe, ĉefe necesis evoluigi la fakon interne de la Esperanto-movado – do, laborigi esperantistajn esploristojn kaj universitatanojn. Tra la postaj jardekoj okazis signifa progreso. Usui Hiroyuki, en lastatempa artikolo en LPLP, ekzamenante la kontribuojn de japanoj al Esperantologio kaj interlingvistiko, faras utilan distingon inter internen-direktita kaj eksteren direktita esplorado pri Esperanto – distingon, kiun oni povus bone apliki ankaŭ internacinivele. Daŭre pligraviĝas la demando, kiel Esperantologio en siaj diversaj branĉoj povas aplikiĝi al disciplinoj ekster Esperanto mem – do al lingvistiko, informadiko, historio, pedagogio, literatura kritiko, k.s. Tiu ĉi referaĵo celas elskizi tiun terenon de eksteren direktitaj studoj kaj indiki tiujn punktojn kie oni jam faris elpaŝojn. >>
Eldonloko:
Aperis en Ostoja Miletić, ed. Uloga i znaćaj nauke u savremenom društvu. Banja Luka, Serbia: Universitet Medhinarodno udruženje naučinh radnika, 2007. pĝ. 22-29.
Eldonjaro:
2007
Paĝnombro:
5
Kreodato:
2010-10-05 19:26:36
Lasta redakto:
2010-10-05 19:28:36
Montroj:
57750
Dosieroj:
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 11; Viaj elŝutoj: 0