Kiel faras homoj por kompreni sin reciproke, kiam ili ne parolas la saman lingvon? Ĉiaj metodoj estas aplikataj, jen bonegaj, jen dubkvalitaj, jen justaj, jen nepravigeble favorantaj parton de la koncernatoj. Gestoj, galimatio (t.e. provo esprimi sin per nur kelkaj vortoj de neregata lingvo), fuŝa angla aŭ "globiŝa", interpretista perado, bona angla kaj Esperanto kunformas la menuon de la ĉefaj ebloj. Praktike, la elekton difinas la situacio kaj la lingva kompetenteco (aŭ nekompetenteco) de la komunikantoj. Se escepti la apartan kazon de gestoj kaj galimatio, ĉiam devas okazi iu investo tempa aŭ mona (studo de lingvo, dungo de interpretistoj), kaj ĉiu sistemo diferencas de la aliaj laŭ komunikefikeco, same kiel laŭ ĉeesto aŭ foresto de plezuro. Ĉi-lastan punkton ni ne neglektu. La tempo, kiun niaj samtempuloj dediĉas al konversacio, eĉ se nur poŝtelefona, nepre pruvas, ke la plezuro interŝanĝi ideojn estas esenca elemento en bona vivkvalito.
Eldonloko:
retejo de la aŭtoro: http://claudepiron.free.fr
Paĝnombro:
4
Kreodato:
2010-10-08 14:56:56
Lasta redakto:
2010-10-08 14:56:56
Montroj:
52322
Dosieroj:
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 23; Viaj elŝutoj: 0