Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Lernejo «La Granda Ursino»
Subtitolo:Aspektoj kaj atingoj de intensiva E-semajno en lernejo kie Esperanto estas tute normala studobjekto
Verkinto(j): MOLNÁR, Mónika
Kategorio:Prezentaĵoj; Raportoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Materialo, prezentita dum la Tago de Lernejo, en UK - Kopenhago.
Mónika Molnár raportis pri siaj unikaj spertoj, akiritaj dum sia 8-jara laboro kaj instruado de Esperanto en svisa privata lernejo, situanta en Chaux-de-Fonds. Kvankam la prelego ne povis montri la kompletan riĉecon, abundan laboron kaj mirindajn rezultojn, la nun disponigita materialo iom limigas la plenan informadon, tamen valoras vidi la dokumenton.
Bv. ne reteni vin de gratuloj, kaj eventualaj demandoj.
Eldonloko:rete ĉe edukado.net
Eldonjaro:2011
Paĝnombro:32
Pezo:5,9 MB
Kreodato:2011-08-08 16:58:41
Lasta redakto:2011-08-10 09:28:29
Montroj:75479
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 110; Viaj elŝutoj: 0

Granda Ursino - Power Point - nova versio
Elŝutoj sume: 36
Kreodato: 2011-08-10 17:25:17

La Granda Ursino - PDF - Nova dosiero  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 44
Kreodato: 2011-08-10 17:30:35

Granda Ursino - Power Point - ne plu aktuala
Elŝutoj sume: 14
Kreodato: 2011-08-10 08:56:32

La Granda Ursino - PDF  PDF .pdf - ne plu aktuala
Elŝutoj sume: 16
Kreodato: 2011-08-10 08:51:33

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

5.
Monika je 2011-08-10 21:40:37   

Margaretha, koran dankon pro la gratuloj!
Erman, kompreneble vi povas viziti la lernejon, sufiĉas interkonsenti pri dato. Miajn kontakteblojn vi povas trovi sur mia paĝo ĉi tie, en edukado.net. Bonvenon!

4.
Erman je 2011-08-10 20:08:47   

Dankon Monika, pro via tre interesa prelego, kiun mi audis en Kopenhago. Mi estas (is) helpinstruisto al malkapablaj lernantoj en mezlernejo "Cavour" (http://scuole.monet.modena.it/cavour) en Modena, Italujo. Tamen mi estas pensiulo ekde la 1an de Septembro, kaj mi tre interesiĝas al pedagogiaj strategioj kiel tiujn de Freinet kaj, aparte, Motessori metodo. Ĉu eblos viziti vian lernejon?
Mi kore salutas vin
Ermanno Tarracchini

3.
margaretha je 2011-08-10 20:02:30   

Ankaŭ mi bedaŭras ne ĉeesti en Kopenhago, sed ege kontenta povas sekvi viajn aktivecojn kun tiom da lernantoj! La ĝojo sur iliaj brilaj vizaĵoj pruvas la intereson de la lecionoj, kaj la materialo estas tre bele preparita. Gratulon!

2.
Monika je 2011-08-10 16:45:35   

Do, jare ni havas ĝenerale 24 gelernantojn je 7-9 niveloj (dependas de la jaro), el kiuj finas siajn studojn ĉe ni jare 4-5. Ĉu poste ili havas la eblon daŭrigi la lernadon de Esperanto? Se ili serĉas, verŝajne iel jes, eĉ se ne lerneje (ekzemple dum la studsabatoj en la loka biblioteko). Bedaŭrinde mi ne konas aliajn (mez- aŭ altnivelajn lernejojn en nia ĉirkaŭaĵo, kie oni instruus Esperanton. Tamen, laŭ mi la peno ne estas perdita. Ili havas ioman lernfacilecon por la sekvaj lernendaj lingvoj kaj ĝenerale restas pozitivaj al la lingvo, eĉ sen nepre povi plulerni ĝin. Kaj mi kontentas jam eĉ pri tio. Dankon pro via reago! Amike, Monika

1.
jefke je 2011-08-10 15:59:50   

Mi bedaŭras ke mi ne ĉeestis vian prelegon dum la UK. Gratulon. Post tiu mirinda instruo de esperanto, kiom da lernintoj havas la eblecon daŭrigi la studadon de la internacia lingvo?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.