Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Analizo de la kromekzercoj verkitaj al la libro Kunvojaĝu de Paul Gubbins
Verkinto(j): PLUTNIAK, Arlette
Kategorio:Studlaboraĵoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Alvoko! Al la laboraĵo apartenas aparta kajero, kun la analizitaj 66 ekzercoj de la aŭtorino. Ilin grandparte vi povas unuope elŝuti el la sekcio Instrumaterialoj, sed se iu volas ŝpari por si mem tempon kaj energion kaj volas havi ĉion kune, kontaktu la redaktoron kiu povas sendi la dokumenton aparte. Atentu, ĝi pezas 11,6 MB, do, nur tiuj petu, kiuj povas akcepti rete tiom pezan dokumenton.

Enhavo
1 ENKONDUKO
2 PREZENTO DE LA TEMO
3 ANALIZO
3.1 Ekzercoj de Kunvojaĝu
3.1.1 Leksikaj temoj
3.1.2 Cel-lingvaj ekzercotipoj
3.1.3 Taŭgeco kaj mankoj
3.2 Verkitaj kromekzercoj
3.2.1 Niveloj
3.2.2 Ekzerco-tipoj
3.2.3 Cel-lingvaj ekzercotipoj laŭ grado de memstareco
3.2.4 Gramatikaĵoj
3.2.5 Leksikaj temoj
3.2.6 Komunikaj lingvo-aktivadoj
3.2.6.1 Parola produktado
3.2.6.2 Skriba produktado
3.2.7 Socilingvaj kapabloj laŭ parolintencoj
3.2.7.1 Sociaj rilatoj
3.2.7.2 Ĝentilecaj konvencioj
3.2.8 Laborformo
4 KONKLUDO
5 BIBLIOGRAFIO
6 RESUMO
6.1 Resumo en esperanto
6.2 Résumé en français
6.3 Summery in english
6.4 Podsumowanie w języku polskim
7 TABELO DE INDEKSOJ

6 RESUMOJ
6.1 Resumo en esperanto
Mi instruis Esperanton dum du jaroj al grupo de plenkreskuloj uzante la lernolibron Kunvojaĝu. Tiu situaci-komunika metodo evoluigas la lingvo-kapablojn de la lernantoj. Konsciante, ke ties ekzercoj estas iom tro ripetiĝemaj, ke mankas klarigoj pri metodiko, mi verkis kromekzercojn por miaj kursoj. Post la apero de la Komuna Eŭropa Referenco por lingvoj, kie Esperanto estas nun agnoskita, ni analizis kaj la ekzercojn de la lernolibro kaj la verkitajn kromekzercojn laŭ la diversaj postuloj de tiuj KER-ekzamenoj. La analizo montris, ke la lernolibro Kunvojaĝu kaj la kromekzercoj validas kaj taŭgas al la preparo de la niveloj B1 kaj B2 de la KER-ekzamenoj. Tamen mankas ekzercoj por bone prepari la studentojn al la malfacila aŭdkomprena parto de la ekzamenoj. Do tiajn ekzercojn necesas plu verki.
6.2 Résumé en français
Pendant deux ans, j’ai enseigné l’Espéranto à des adultes, par la méthode Kunvojaĝu. Cette méthode basée sur la communication en situations fait évoluer les compétences linguistiques des élèves. Ayant constaté que les exercices proposés étaient trop répétitifs, qu’ils manquaient d’explications pédagogiques, j’ai écrit de nouveaux exercices pour préparer mes cours. Après la reconnaissance de l’Espéranto dans le Cadre Européen de Référence des examens de langues, il fallait analyser les exercices de Kunvojaĝu ainsi que ceux que j’avais écrits, selon les critères de ces examens européens. L’analyse a montré que les exercices du manuel Kunvojaĝu ainsi que ceux que j’ai ajoutés conviennent à la préparation de l’examen d’Espéranto de niveau B1 et B2. Cependant, il manque des exercices pour mieux préparer les étudiants à la compréhension
auditive, partie difficile de ces examens. Il est donc nécessaire d’écrire plus d’exercices de ce genre.
6.3 Summery in english
I taught Esperanto for two years to a group of adults, using the course book Kunvojaĝu. This situational communicative method develops learners’ language skills. Knowing that its exercises are rather too repetitive and that there are no methodological explanations, I wrote additional exercises for my lessons. With the recognition of Esperanto within the Common European Framework of Reference for Languages, it became necessary to analyse both the exercises in the text book and those which I had written, according to the various requirements of the CEFR exams. The analysis showed that the text book Kunvojaĝu and the additional exercises provide appropriate preparation for levels B1 and B2 of the CEFR exams. However, there is a shortage of exercises to prepare learners adequately for the difficult listening comprehension part of the exam. Further exercises of this type therefore need to be written.
6.4 Podsumowanie w języku polskim
Dwa lata uczyłam Esperanto używając podręcznika Kunvojaĝu. Metoda ta, bazująca na komunikowaniu się w konkretnej sytuacji interakcji językowej, pomaga uczniom osiągnąć kompetencje językowe. Zauważyłam jednak, że proponowane ćwiczenia miały charakter repetytywny, były monotonne i nie były poprzedzone wyjaśnieniami. Opracowałam więc zestawy ćwiczeń, przygotowując moje zajęcia. Esperanto jest językiem uznanym przez Radę Europy i
znajduje się w Europejskim Portfolio Językowym. Trzeba było więc przeanalizować ćwiczenia z Kunvojaĝu i mojego autorstwa pod względem standardów wymagań egzaminu europejskiego. Analiza wykazała, że tak ćwiczenia z podręcznika Kunvojaĝu, jak i mojego autorstwa, odpowiadają wymaganiom stawianym na europejskim egzaminie z Esperanto na poziomie B1 i B2 (Portfolio Językowe). Brakuje ciągle jednak ćwiczeń, dających uczącym się większą swobodę rozumienia ze słuchu. Jest to bowiem jedna z najtrudniejszych części egzaminu europejskiego. Konieczne jest więc przygotowanie większej ilości takich ćwiczeń.
Eldonloko:rete ĉe edukado.net
Eldonjaro:2011
Paĝnombro:40
Pezo:610KB
Kreodato:2011-10-05 23:02:35
Lasta redakto:2011-10-15 08:01:13
Montroj:44730
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 89; Viaj elŝutoj: 0

Analizo de kromekzercoj  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 89
Kreodato: 2011-10-05 23:05:04

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
MaggyMaggy je 2021-07-12 16:30:00   

Gratulojn Arlette! Vi faris grandegan kaj tre utilan laboron por la movado.Mi intencas mendi "Kunvojaĝu" kaj certe uzos viajn ekzercojn. Dankon!!!!!!!! Maggy Combot

3.
margaretha je 2011-10-06 18:12:45   

Bravo kaj dankon Arlette, ĉar mi jam uzis kelkajn ekzercojn aperinte en Edukado.net. Nun ni havas la ŝancon trovi la kompletan dosieron ellaborinte de vi kaj por ni libere profiti de la riĉa materialo. Gratulon.

2.
edmond je 2011-10-06 08:41:25   

LABOREGO de Benediktan(in)o ! Brave !
Elkorajn gratulojn.
Edmond P. (lerneja psikologo)

1.
Arlette je 2011-10-06 08:40:31

Mi estas ege feliĉa, ke mia laboraĵo aperas en Edukado net; mi esperas, ke tiu analizo kaj la baldaŭaj disponeblaj kromekzercoj povos utili al instruantoj, kiuj instruos helpe de la bona lernilo "Kunvojaĝu" de Paul Gubbins.
Arlette PLUTNIAK

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.