Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Planlingvo kaj lingvoplanado sub la lupeon
Subtitolo:Kvazaŭteksto de publika prelego, okazigita la 26an de januaro 2012 en Amsterdamo.
Verkinto(j): JANSEN, Wim
Kategorio:Prelegoj; Prezentaĵoj; Raportoj
Lingvo(j): Esperanto; nederlanda;
Priskribo:Kvazaŭteksto de publika prelego, okazigita la 26an de januaro 2012 en Amsterdamo.

Planlingvo kaj lingvoplanado sub la lupeon estis la titolo de publika parolado iniciatita de la Universitato de Amsterdamo, antaŭ ĉio favore al la Esperanto-movado, formale reprezentata de IEI, al kiu estas delegita la rajto teni katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto. La parolado okazis en la prelegejo de la universitata domo ĉe la adreso Spui 25 en Amsterdamo. Ĝin enkondukis la vic-direktoro de la esplorcentro pri lingvistiko ACLC, d-ro Rob Schoonen, kaj ĉeestis laŭtakse inter 40 kaj 50 personoj.
La dosiero kun la originalaj bildoj kun nederlandlingvaj tekstoj, kiuj akompanis la paroladon, estas aparte afiŝita en sia originala PPT-formato. Tiu ĉi broŝuro donas pobilde tradukon de la tekstoj en Esperanto kun minimumo da interliga teksto por elstarigi la fadenon, kiu kuris tra la parolado. Mankas, tamen, la interbildaj detaligoj, fonaj rezonadoj kaj kromaj klarigoj, kiuj kondukis la publikon, bildon post bildo, de la komenco ĝis la fino. Mankas ankaŭ la kelkloke enmetitaj leĝerigoj aŭ ŝercetoj por teni la publikon veka en momentoj de ioma pezeco de la materialo. Tial, la leganto estas afable petata konsideri tiun ĉi broŝuron nura kvazaŭteksto de
la elparolita mesaĝo.
Eldonloko:edukado.net
Eldonjaro:2012
Paĝnombro:8
Kreodato:2012-01-27 17:31:12
Lasta redakto:2012-01-27 17:43:05
Montroj:51426
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 74; Viaj elŝutoj: 0

Planlingvo kaj lingvoplanado sub la lupeon - prelegteksto  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 50
Kreodato: 2012-01-27 17:32:45

Esperanto plantaal en taalplanning onder de loep - PowerPoint
Elŝutoj sume: 20
Kreodato: 2012-01-27 17:37:53

Esperanto plantaal en taalplanning onder de loep - PDF  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 4
Kreodato: 2012-01-27 17:39:02

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.