Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Belgaj Radiokursoj de Esperanto en la kvardekaj jaroj
Subtitolo:Mozaikoj el la vivo de Edward Symoens
Verkinto(j): SYMOENS, Margaretha
Kategorio:Studlaboraĵoj
Lingvo(j): Esperanto; nederlanda;
Priskribo:La laboraĵo de Margaretha Symoens pritraktas movadhistorie valoran, ĝis nun nekonatan temon.

La personeco kaj agado de Edward Symoens (1915 - 1995) el la vidpunkto de instruado de Esperanto, historio de ILEI, publikaĵoj pri la temo propedeŭtika valoro de Esperanto kaj kolektado kaj klasado de diplomlaboraĵoj, studfinaj sciencaj verkoj pri esperantologio aŭ en aliaj temoj estas gravegaj, analizendaj kaj arkivendaj. En tiu laboro aktive partoprenas la Margaretha, la filino de Edward Symoens.
Ĉi-foje ŝia laboraĵo traktas agadon de la patro, ĝis nun nekonatan en Esperanto-medio.
La radio-kursoj, kiujn Edward Symoens gvidis en la kvardekaj jaroj en la belga radio, estis grava paŝo por la belga E-movado, ĉar ĵus post la dua mondmilito, kiam la movada aktivado stagnis kaj la intereso signife refalis en ĉiuj landoj de Eŭropo, per de de tiuj programoj multaj personoj trovis la vojon al Esperanto
Jam mem la atentigo pri la ekzisto de tiuj historiaj kursoj estas interesaĵo.
La kandidato, kolektante en arkivejoj kaj tradukinte la nederlandlingvajn tekstojn en sia laboraĵo konigas la enhavon, paŝon de tiuj kurso,j ebligante al ni metodikan analizon kaj pli profundan konatiĝon kun la pedagogia aliro de E. Symoens.

Ellaboro de la temo – strukturo de la verko
La laboraĵo entute estas 62-paĝa, el tio precize la duonon, 31 paĝojn konsistigas la apendico. En la 31-paĝa ĉefparto la trionon okupas la ĉapitro pri la radio-kurso, ĉeftemo de la laboraĵo. Malgraŭ la misproporcio kompare kun la tuto, por la celo la dimensioj de la studfina laboraĵo tiu kvanto sufiĉas.
La plian amplekson klarigas, ke la aŭtorino ne volis kaj ne povis mistrafi la eblon prezenti almenaŭ en nuksoŝeloj la vivon kaj agado de la patro, ĉefe liajn jarojn, pasigitajn en misio en Afriko, kie li ne por Esperanto, faris historie tre gravan laboron, kiun eĉ la belga princo, nun reĝo persone sekvis. Tiuj elementoj de la laboraĵo apartenas al al enkonduko kaj donas kromajn bazojn por la ekkono de la personeco de E. Symoens.
Alia aldona, ne nepre kerna, elemento de la laboraĵo, estas la detala listo de publicaĵoj de Edward Symoens, kiu en si mem povus konsistigi memstaran alian studon. La inkludo de tiu parto iom malekvilibrigas la strukturon de la laboraĵo, tamen akcepteblas, ĉar la subtitolo de la verko antaŭvidigas materialojn ne nur pri la radikursoj, sed ankaŭ pri aliaj fragmentoj de la vivo de E. Symoens.
La ĉefa parto de la laboraĵo estas la prezento de la radiokursoj mem, ekkonigo de la historia fono de la kursoj.
La leganto povas ekkoni la enhavon de la 19 dekminutaj lecionoj de la kurso, sekveblas la gramatikaj paŝoj, klarigoj kaj hejmtaskoj de ĉiu leciono. En la originala formo ili estis nederlandlingvaj, en la laboraĵo ni ricevas la esperantlingvan tradukon, faritan de la kandidato mem. Estintus bone aldoni iom da analizo de tiuj lecionoj, identigon de la metodo, komparon kun aliaj kursoj.
En la apendico videblas originalaj dokumentoj, fotoj, anoncoj kaj ellaborita, tajpita leciono.
La esplorlaboro estas farita kun zorgemo, en arkivejo de la belga radio, siatempaj dokumentoj, ĵurnaloj, kaj Esperanto-kolekto de Kortrijk, kaj ne lastkaze en la persona kaj familia kolekto.

La dokumenton ni publikigas en du pecoj: Ĉefparto kaj Apendico.


ENHAVTABELO

1 ENKONDUKO
2 BIOGRAFIO DE EDWARD SYMOENS
3 ESPERANTO-AGADO ĜENERALE
4 RADIOKURSO
5 KONKLUDO
6 POSTVORTO
7 BIBLIOGRAFIO
8 APENDICO
Eldonloko:Kursfina laboraĵo en Poznan
Eldonjaro:2011
Paĝnombro:63
Pezo:9MB + 6 MB
Kreodato:2013-01-09 15:15:51
Lasta redakto:2013-01-09 15:56:12
Montroj:16945
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 91; Viaj elŝutoj: 0

Belgaj Radiokursoj de Esperanto en la kvardekaj jaroj - Parto I.  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 44
Kreodato: 2013-01-09 18:31:38

Belgaj Radiokursoj de Esperanto en la kvardekaj jaroj - Parto II. Apendico.  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 38
Kreodato: 2013-01-09 15:41:01

Belgaj Radiokursoj de Esperanto en la kvardekaj jaroj - Parto I.  PDF .pdf - ne plu aktuala
Elŝutoj sume: 9
Kreodato: 2013-01-09 15:36:56

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.