Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:EDU-Jarraporto 2012
Verkinto(j): KOVÁTS, Katalin
Kategorio:Raportoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Sube vi povas legi la raporton de la jaro 2012 pri la laboro kaj financaj aferoj de la Fondaĵo edukado.net.

BONVOLU LASI KOMENTON ĉe la FORUMO.

La detalan raporton, kiu inkludas ankaŭ la financan parton, ni disponigas al niaj subtenintoj per elŝuteblo ĉi tie.

Eldonloko:rete ĉe edukado.net
Eldonjaro:2013
Paĝnombro:10
Kreodato:2013-02-14 12:51:46
Lasta redakto:2014-02-23 08:04:36
Montroj:42786
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 184; Viaj elŝutoj: 0

EDU-Jarraporto pri 2012 b  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 184
Kreodato: 2013-02-14 16:51:42

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 12; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

12.
akrocefalo je 2013-03-11 08:57:49   

Kompleta kaj detala raporto. Mirinde kion tiom malgranda skipo povas realigi. Kuraĝa la kvanton da laboro kaj aranĝoj kiun ankoraŭ ĝi planas en la estonto. Kuraĝon mi deziras al Katalin por levi Edukado.net-n al eĉ pli alta nivelo, kaj por atingi la meritatan rekonon kaj apogon inter la esperantistaro.

11.
Enivaldo je 2013-02-23 14:43:53   

Kara Katalin,

Gratulegon al vi kaj tuta skipo de Edukado pro la belega laboro kaj okulfrapaj rezultoj.
Kiel diris la Majstro: "Ni semas kaj semas, neniam laciĝas, pri l' tempoj estontaj pensante..."

Daŭrigu vian gravegan semadon senhalte. Oni ne forgesu, tamen, ke, “cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,...”

Sed, eĉ "se longa sekeco aŭ ventoj subitaj velkantajn foliojn deŝiras, ni dankas la ventojn, kaj, repurigitaj, ni forton pli freŝan akiras."

Kun admiro,

Enivaldo, Brazilio, Brazilo

10.
CamboimAfonso je 2013-02-18 18:10:39   

BRAVE!!! Bedaŭrinde tiom altnivela laboro valoras nenion ĉe oficialaj naciaj eduksistemoj. Eĉ se oni doktoriĝas pri Esperanto, tiu kleriĝo nulas laŭ la ŝtatoj. Urĝas, ke ni kune agu rekte ĉe la registaroj por la malmarĝenigo de Esperanto. Kial UEA ne gvidas la e-movadon tien?

9.
rosemarie je 2013-02-16 18:14:56   

Mi atente legis la tutan raporton.Estas malfacile rimarki, imagi la gravecon de tia laboro. Dankon kaj pardonon ke mi uzas sen doni. Mi ne promesas ion, sed provos alporti mian ŝtoneton.R-M

8.
rohdin je 2013-02-16 18:14:35   

Nekredeble kiel multe okazas. Ĉio tio montras ke esperantomovado VIVAS.

7.
terenia_kk je 2013-02-16 17:46:08   

Tre bona kaj preciza laboro!

6.
Jonike je 2013-02-16 09:14:00   

Kara Katalin, tre koran dankon pro la interesa jarraporto. La belega rezulto de Edukado pruvas ke per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.
Sed la nuna raporto kaj ankaŭ pli fruaj alvokoj de la redaktorino klare ekkonsciigas ke Edukado, por kontinui sian belegan laboron, bezonas aktivan engaĝitecon kaj helpon de ĉiuj esperantistoj.
Du manoj faras ĉion, sed unu nenion. Edukado havas imponan nombron de 5544 manojn! Mi certas ke kun eĉ malgranda helpo de ĉiu membro Edukado kaj disvolviĝos kaj kreskos. Mi deklaras mian pretecon volonte kaj fervore laŭbezone helpi al Edukado.

5.
nazdar je 2013-02-16 09:04:03   

Impona, profesia, bonkvalita. Dankon!
Vera

4.
salutnomo je 2013-02-16 03:23:30   

Tutkoran gratulon al Katalin kaj al ĉiuj, kiuj kontribuas al la agadoj de edukado.net.
Bondezirojn por la estonteco!
Luiza CAROL

3.
Esperant_Krakow je 2013-02-16 01:48:31   

Tiu raporto, kiel ankaŭ la antaŭaj, montras grandan fakan aktivecon de – kaj ĉirkaŭ la paĝaro, kiu estas fonto de fiero de konsciaj esperantistoj. Dankon pro tiu agado!
Maria Majerczak

2.
RoSartoro je 2013-02-16 01:45:06   

Bonega informo! Tre profesia kaj kleriga..... Nu iomete num mi pensis pri nia UK 2014. Eble kun la helpo de Petra oni povas fari "kurseton" por pli bone koni la landon kaj sian esperantan historion por alloga participado.. Dankon.....

1.
autuno je 2013-02-14 13:44:47   

Detala raporto inda je admiro kaj respekto.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.