Dosierujo
Informoj
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion
Estimata Katalin, vi vere estas kuraĝa virino.
Organizi ekzamenojn kun multaj diversaj homoj, el diversaj landoj, en diversaj kondiĉoj de laboro,
kvankam por sama lingvo, laŭ sama programo, verŝajne havante saman deziron sukcesi…
Apud tio provi novajn teknologiojn. Kaj – sukcesi!
Vere, vi meritas premion.
Mirindan laboron vi faris, Katalin!
Plie mi ŝatus gratuli kaj danki ĉiujn, kiuj kunlaboris kun vi en la diversaj sesiaj lokoj, tamen tion mi ne povas fari al ĉiu individue. Do mi faras tion ĉi tie nun: Gratulon kaj dankon al tiuj, kiuj ĉion preparis, pripensis, rezervis lokon, informis la kandidatojn, akceptis ilin, nutris ilin dum la paŭzoj kiel mi vidis en Liono, Francio, zorgis pri tabloj, seĝoj, trankvila etoso, perfekta tekniko kaj tiel plu kaj tiel plu!!!