Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Miaj instruspertoj dum SES 2013
Subtitolo:Raporto
Verkinto(j): Zlatko Tišljar
Kategorio:Raportoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:La aŭtoro devis instrui al plene komencanta grupo kiu konsistis el gelernantoj de 10-jara knabino ĝis 82-jara senioro, entute meze 15 gelernantoj kaj el 8 landoj inter kiuj nur kelkaj iom komprenis la anglan. (Partoprenis slovakoj, poloj, rusinoj, germaninoj, francino, kanadano, ĉeĥo, katalunanino).
Okazis la kurso dum 6 tagoj, kvar instruhoroj tage. Zlatko laboris laŭ la lernolibroj de la Zagreba Metodo en ĉiuj lingvoj krom en la ĉeha kaj kataluna.
Legu pri liaj spertoj en al suba artikolo.
Eldonloko:Ipernity
Eldonjaro:2013
Paĝnombro:2
Kreodato:2013-08-13 06:18:09
Lasta redakto:2013-08-13 06:20:23
Montroj:21364
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 73; Viaj elŝutoj: 0

Miaj spertoj dum SES 2013  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 73
Kreodato: 2013-08-13 06:18:43

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

2.
jindrikos je 2013-08-25 22:23:27

Mi ĵus vizitis la paĝon de Tatoeba.org kaj mi pensas ke ĝi estas bona ideo. Sed ĝi ne povas esti solvo por aferoj/problemoj priskribitaj en la artikolo de Pajo. Mi ne estas instruisto (sed komencanto, memlernanto), sed mi komprenas malfacilaĵojn de kurso, kie grupiĝas homoj de tiel diversaj aĝoj (kiel lernanto, mi ja partoprenis diversajn kursojn de fremdaj lingvoj kun similaj ĉeestantoj). Do, mi havas neniun facilan solvon... Kiel komencanto mi tre bone komprenas la signifon de parolado por ĉiu lernanto, sed ankaŭ skribaj kontaktoj gravas. Kion vi pensas pri la paĝo http://per.esocom.de kiu mi ĵus malkovris kaj kiu enhavas korespondemajn homojn ?

1.
GrizaLeono je 2013-08-13 20:51:21   

Legante pri la spertoj de Zlatko, mi al mi demandis, kiel povas helpi la multegaj Esperantaj frazoj ĉe http://tatoeba.org/epo
Hodiaŭ estas proksimume 270 mil Esperantaj frazoj ĉe Tatoeba. Pro tiu nombro nia lingvo estas ĉe Tatoeba en la dua pozicio. En la unua pozicio estas la angla.
Eble iuj frazoj ne tre taŭgas aŭ enhavas erarojn aŭ neoficialajn vortojn, kvankam ni instigas la aŭtorojn korekti ilin, aŭ mem korektas ilin, se la aŭtoroj ne reagas. Eble enestas egalaj aŭ tre similaj frazoj, sed tio ne ĝenas, ĉar ripetado eĉ helpas la lernadon.
La plimulto de la frazoj disponeblas en pluraj lingvoj (ĉe Tatoeba estas kontribuoj en pli ol cent lingvoj, sed ne ĉiam grandkvante. Ekzemple en la 132a lingvo, la teoĉeva, estas nur 6 kontribuoj.
La retejo http://tatoeba.org legeblas en 18 lingvoj (inter kiuj estas Esperanto).
Komencantoj povas uzi tiun retejon "pasive". Tiam eĉ ne necesas registriĝi. Evitendas, ke komencantoj sendus gramatike malbonajn frazojn.
La retejo de Tatoeba povas esti traserĉata laŭ tre diversaj manieroj. Ekzemple eblas vidi ĉiujn Esperantajn frazojn, aŭ la Esperantajn frazojn, kiuj havas tradukon en difinita alia lingvo.
Cetere la sistemo ebligas komenti la frazojn, proponi korekton, k.t.p.
Ankaŭ ekzistas sistemo kun etikedoj. Ekzemplo de etikedo: "proverbo".

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.