Dosierujo
Informoj
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion
La temo de prof. Jansen kongruas kun miaj zorgoj pri la evoluo de Esperanto, nome ke Esperanto en la daŭro de jardekoj fariĝas kaj fariĝos malpli facile lernebla.
La plej grava "politika" rimarko de Wim Jansen por mi estis, ke "Zamenhof subtaksis la potencon de la lingva komunumo."
Mi diferencas kun li pri la malvasteco de lia rekomendo, nome, ke en lernolibroj kaj vortaroj oni notu aparte la signifon de verboj se tiu devias de la signifo de la "fleksebla modelo". (PIV jam faris tion pri la verbo "akvi", cetere surbaze de ekzemplo de Zamenhof mem!)
Mi volas aldoni al lia sobra rekomendo respondon al la demando, kial la lingva komunumo estas tiel potenca. Simple, ĉar la lingvo ne estas kompleta laŭ (grado de enradikiĝo de) etimologiaj, vortfaradaj kaj gramatikaj reguloj. Ĉiu kiu frekventas bazan lernejon estas trejnata dum minimume ses jaroj per reguloj, devas adaptiĝi sin al disciplino, je risko de ekskludiĝo, al la norma lingvo. Tiu discipliniga kaj socialiga rolo de la lernejo mankas en Esperanto. Ni havas nur dekses regulojn (sed eĉ tiujn la lernolibroj ĝenerale ne instruas kaj ne ellaboras), kio estas tre tre malsufiĉa kaj niaj naciaj kaj lokaj bultenoj abundas je eraroj. La lingva nivelo en retdiskutlistoj estas ofte priplorinda, dum korektado pro malĝusta vorto aŭ esprimo ne estas aprezata.
La Akademio de Esperanto komprenas sian rolon plene pasiva, nur diskutante interne pri vortoj en nova Oficiala Aldono kaj rifuzante dialogon kun spertaj lingvuzantoj (ke al kelkaj tiaj lingvuzantoj tute mankas ĝentileco estas alia afero).
Apenaŭ ekzistas fortoj en la Esperanto-movado kiuj sisteme agas kontraŭ tiu manko kaj ambicias kompensi por alia subtakso de Zamenhof: Li ne antaŭvidis, ke la Lingva Komitato ne komprenos la esencon de Esperanto kiel aglutina lingvo, kiu (por mencii nur unu aspekton) ne honoris la gravecon de la "fleksebla modelo" de la vortoj en Esperanto. Ĉu nun ĉio estas perdita? Ĉu Esperanto restos eŭropa lingvo, ne interkontinenta?
Mi opinias, ke la Esperanto-komunumo estas ankoraŭ sufiĉe malgranda por ke grupoj kiel "la-bona-lingvo" kaj "Tutmondeca-Esperanto" povu influi la konscion de esperantistoj en la direkto de pli simpla (ofte "skemisma") lingvuzo kaj ellaborado de gramatikaj reguloj, interalie rilate afiksojn, landonomojn kaj transliterumadon.
Restas al mi la impreso, ke la laŭdinda laboro de profesoro Jansen altigi la esperantologion al la nivelo de ĝenerala lingvistiko samtempe faras havas la riskon influi esperantistojn akcepti Esperanton kiel "naturan" lingvon anstataŭ planlingvon. Rezignaciemo pri la "natura" karaktero de Esperanto efektive ne helpos fari ĝin pli facile lernebla por ne-eŭropanoj.
Kvankam mi samopinias pri la danĝero, kiun prof. Jansen signalas, mi estas surprizita pri la malabundo de materialo kiun li donas por fundi sian prognozon. La vortoj, de li alportitaj akvi, piedi, lakti kaj vesperi en "Tekstaro de Esperanto" ne aperas en deviaj signifoj.
1. akvi estis uzara de Zamenhof mem en la signifo de "doni akvon", sed tiun signifon mi ne konis kaj mi nur konis kaj uzadas akvumi.
2. vesperas oni renkontas tie unufoje (La Majstro kaj Margarita), sed en la nura imagebla signifo: esti vespero
3. piedi ankaŭ nur unufoje, en la natura signifo de "piede iri" aŭ "paŝi"
4. samen "akvos la nimfoj" en Ondo de Esperanto. Tie la signifo ne estas klara al mi.
5. lakti (doni lakton) nenie troviĝas, sed mi akceptus tiun signifon kiel la plej preta.
Por mi nur la ekzemplo pri teatra (kun aktoreca efikemo) kaj teatra (de la teatra konstruaĵo) estas klara indiko de influo de Hind-eŭropa lingvaro.
Tamen pri ĉiuj ekzemploj mi demandas min ĉu ne la homa kondiĉo en ĉiuj kulturoj sugestas ankaŭ la "deviajn" signifojn. Oni devas ja ankaŭ lerni kiel esperantano ke lernejo havas devian signifon kiel instituto por infanoj ktp., sed tio ne signifas, ke uzado de tia vorto en la signifo laŭ la "fleksebla modelo" estas malkonsilinda.