Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014
Verkinto(j): Bernhard Pabst
Kategorio:Libroj
Priskribo:Enkonduko

BKB ĝisdatigas la bibliografion de esperantaj vortaroj kaj terminaroj de Edward Ockey, kiu ampleksas la jarojn 1887 ĝis 1982, kaj Geoffrey Sutton (daŭrigo de 1983 ĝis 2002), ĝis fino de 2014, tamen funde ŝanĝante ties aranĝon kaj kompletigante ĝin.
En 2002, la lasta jaro prilaborita de Sutton, koincidis du evoluoj, gravaj por esperanta leksikografio: La apero de reviziita Plena Ilustrita Vortaro (PIV 2002) kaj la populariĝo de novaj komputilaj eblecoj. PIV 2002 kaj la denove reviziita PIV 2005 fariĝis novaj referenc-verkoj de pluraj grandaj vortaroj de la tipo Esperanto-etnolingvo (ekz. de la kroata aŭ ukraina). La rapidega evoluo en la kampo de vortaraj programoj, formatoj kaj datumbazoj kaŭzis, ke libro-formaj vortaroj pli kaj pli perdis sian dominan pozicion favore al vortaroj konsulteblaj en iu nur elektronika formo. Tiel ekzemple la nuntempe plej ampleksa vortaro kun Esperanto kiel fontolingvo, la Esperanto-ĉeĥa de Hron (2006), origine ekzistis nur kiel Excel-dosiero, kiu intertempe estas ankaŭ konvertita al datumbazo konsultebla en interneto, dum libroeldono ĝis nun mankas kaj probable pro la kostoj ankaŭ estontece mankos. La plej ampleksa vortaro Esperanto-rusa de Kondratjev estas ofertita ĉefe en la formato Mobypocket, taŭga speciale por poŝtelefonoj kaj aliaj porteblaj komputiletoj kaj „ĉekorpaj“ elektronikaj legiloj, dum libroeldono ne ekzistas. Observeblas ĉiuspecaj interkruciĝoj de la tradicia papera kun la „nova“ elektronika mondoj: De la vortaroj itala (Minnaja 1996) kaj nederlanda (De Smedt 2004), publikigitaj ankoraŭ tradicie kiel libroj, intertempe estas daŭrigitaj nur plu la elektronikaj eldonoj, kiuj havas kromajn ecojn. La elektronika Minnaja ekz. permesas ankaŭ serĉi je konjugaciaj formoj de la itala (serĉo je so [mi scias] resendas al la artikolo sapere [scii]); la elektronika De Smedt havas pli ol 10 000 ilustraĵoj mankantaj en la libro. La nova nepala ja ekzistas kiel malgranda libro, tamen la elektronika versio estas pli kapabla, ĉar ĝi plusendas per unu klako al la esperanta Vikipedio kun aldonaj informoj, simile kiel la rusa de Bokarev / Finkel, kiu estas ligita kun la plej ampleksa rusa enciklopedio. Aliaj „vortaroj“ fakte ne plu estas „vortaroj“, sed komputilaj programoj kaj rutinoj, kiuj laŭdemande kreas rezultojn, kiun oni tradicie serĉis en vortaroj. Tia estas ekz. DeepDict de Bick, programo, kiu montras tipajn rilatojn inter vortoj (ekz. „hundo“ kaj „bojas“, sed ne „hundo“ kaj „miaŭas“) surbaze de la tuta esperantlingva interneto. Tia estas ankaŭ programo por montri rimantajn vortojn, programo do, kiu laŭokaze kreas inversan vortaron.

Simile rapide de 2002 evoluis la klopodoj rehavigi historiajn vortarojn. Aparte grava estas la retejo „Inkunabloj de Esperanto“ de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW), sed ankaŭ aliloke estas publikigitaj skanaĵoj de vortaroj el pli fruaj jardekoj de Esperanto, ekz, de la difinvortaro de Kabe el 1910, Butler 1967, Nylen 1932 k.a.

Resume, neniam en la historio de Esperanto estis teknike tiel facile krei kaj oferti vortaron, kiu kostas „nur“ la tempon de verkado. Sufiĉas komputilo ligita al la reto kaj vortaro de la afrikansa, luksemburga aŭ surinama (ekzemploj el la projekto „La Vortaro“) senprobleme atingas interesitojn.
Tiuj evoluoj malfaciligas registri leksikografiajn verkojn en bibliografio kiel BKB. Dum inter PIV 1970 kaj PIV 2002 pasis 32 jaroj, nur interrompitaj de pluraj senŝanĝaj represoj kaj la suplemento de 1987, la vortarego de Hron de 2006 estas aktualigita jare kaj intertempe atingis la 9-an version (ĉu paroli pri eldono?). Aliaj influhavaj vortaroj kiel la Reta Vortaro (ReVo) estas aktualigita laŭ taga ritmo, la nun gvida portugala de Flores laŭ (probable?) semajna. Estus surprizo, se iu provo priskribi tiel dinamikan „merkaton“ estus aktuala. Ankaŭ la tradiciaj priskriboj laŭ aŭtoro, titolo, eldonloko kaj –jaro, nombro de paĝoj k.t.p. perdas sian gravecon. Anstataŭe gravas, por kiuj komputiloj verko taŭgas, ĉu oni bezonas ret-aliron por ĝin legi aŭ ĉu ĝi estas izole uzebla k.t.p. Sed ankaŭ tiu punkto ne estas statika. El doc-dokumento, ekzemple, eblas facile fari pdf- aŭ mobi- aŭ html-dokumento. Pro tio estas probable, ke ankaŭ ĉi rilataj priskriboj facile malaktualiĝas.

Se malgraŭ tiuj malfacilaĵoj BKB nun estas prezentita al la publiko en „nula“ malneta labor-dokumento, tio okazas en la espero, ke aliaj interesitoj kritike trarigardu kaj kompletigu ĝin, por ke iu provizora „unua“ eldono povu baldaŭ aperi.

Berlino, en Decembro 2014 Bernhard Pabst

"Citaĵo el Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014 (BKB), publikigota en 2015 en la retejo http://esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro."
Eldonloko:http://esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro
Eldonjaro:2015
Paĝnombro:185
Kreodato:2015-02-05 11:56:05
Lasta redakto:2015-02-05 13:15:52
Montroj:19043
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 63; Viaj elŝutoj: 0

BK-I - 2015-04-14 - PDF 1  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 22
Kreodato: 2015-04-16 23:07:43

BK-II - 2015-04-14 - PDF 2  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 22
Kreodato: 2015-04-16 23:09:47

BKB-20150130 - rete
Elŝutoj sume: 19
Kreodato: 2015-02-05 11:59:21

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
desespero je 2015-02-15 13:51:47   

Inda laboro. Gratulon al la verkinto!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.