Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:L’espéranto, une grande famille
Subtitolo:Troisième Conférence mondiale à La Chaux-de-Fonds et Neuchâtel.
Verkinto(j): Jacques Girard
Mireille Grosjean
Kategorio:Artikoloj
Lingvo(j): franca;
Priskribo:Tutpaĝa franclingva artikolo plus titolpaĝa enkonduko en la kantona gazeto de Neuchâtel (CH) bonvenige al la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto.
La intervjuo kun Mireille Grosjean, prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj organizanto de la kolokvo aperis en L'Impartial, la 7an de majo.
Se vi deziras komenti, bv skriibi al L'Impartial (redaction(ĉe)limpartial.ch), al la aŭtoro Sinjoro Jacques Girard.
La kolokvo okazos en la sekva semajno, aliĝi ankoraŭ eblas.

Sur la ĉefpaĝo de la gazeto, dekstre en kvadrateto aperas la demando de la tago: Ĉu Esperanto kontribuas al la internacia disradiado de la kantono de Neuchâtel". Respondu "oui" (jes) ĉar je ĉi tiu momento ĝi kolektis duoble pli da "non"!
http://limpartial.ch/fr/
Eldonloko:L'Impartial
Eldonjaro:2015
Paĝnombro:1
Kreodato:2015-05-07 08:00:41
Lasta redakto:2015-05-07 08:57:37
Montroj:12650
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 38; Viaj elŝutoj: 0

L’espéranto, une grande famille - titolpaĝo kun enkonduko  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 21
Kreodato: 2015-05-07 08:05:48

L’espéranto, une grande famille -artikolo  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 17
Kreodato: 2015-05-07 08:06:04

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Mireille je 2015-05-07 18:19:05

Kara Sylvain! Ne temas pri MIA artikolo. Verkis ĝin Sinjoro Jacques Girard. Kompreneble li verkis laŭ tio, kion mi diris al li en privata intervjuo hejme (1 h.) kaj tio, kion mi diris okaze de gazetara konferenco (1 h). Kompreneble mi pripensis pri tio, kion mi volas diri, povas diri, kio direndas. Li bone notis, li adekvate elektis (ĉar mi parolas multe....) Li multon demandis, volis scii pri precizaj faktoj, gvidis min. Plie la titoloj estis bone elektitaj; mi ne scias, ĉu li mem faris tion aŭ ĉu iu alia ĵurnalisto kontribuis pri tio. Fakto estas, ke li estas bona ĵurnalisto, sperta, inteligenta. Tion mi povis konstati legante diversajn aliajn artikolojn de li en "L'Impartial". Tro ofte venas al mi junaj staĝuloj, komencantoj, senditaj de iuj redaktejoj, kiuj jam komence ne multe respektas Esperanton. Ideala tereno por novulo. Rezulto: malbona artikolo.

2.
Sylvain je 2015-05-07 17:15:41   

Mi vere ĝue legis vian artikolon, Mireille: ekstreme klara, sprita, entusiasmiga kaj realista priskribo de la rolo kaj naturo de la internacia lingvo. Bravo!

1.
Katalin je 2015-05-07 08:28:43   

Gratulojn, MIrejo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.