Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Pri la destino
Subtitolo:Biografiaj rememoraĵoj
Verkinto(j): Mila van der Horst-Kolinska
Kategorio:Libroj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Mila van der Horst-Kolinska estas pola esperantistino, loĝanta jam de jardekoj en Nederlando.
Ŝi preskaŭ dum 25 jaroj (1975-1998) laboris volontule en la Internacia Esperanto-Instituto (iama Cseh-Instituto), respondecante pri trejnado de Cseh-instruistoj, okazigo de kursoj kaj eldono de edukaj materialoj. Al ŝi ligiĝas la produktado de la fama Mazi-kurso.

Ŝi dum jaroj laboris por verki sian biografian romanon. La aranĝon kaj publikigon ŝi petis de edukado.net, kies sponsoro ŝi estas jam de pluraj jaroj. En 2013 Mila havis hejman akcidenton, kaj ne plu povas zorgi pri si mem. Vivante sola, ŝi daŭre bezonas helpon. Pri ŝi zorgas Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge, kiuj kune kun la helpo de ŝtata zorgkompanio provas al ŝi fari la vivon vivebla.

La unua duono de la biografio estas nun finredaktita. Mila povis enmanigi la solan elpresitan ekzempleron antaŭ kelkaj semajnoj, kio portis al ŝi multe da ĝojo. La dua parto, pro ŝia tre malbona sanstato, neniam povos esti verkita.

Edukado.net nun disponigas al la publiko la unuan parton. La peza materialo elŝuteblas en PDF-formato.
Atentu, la libro estas relative peza, do, necesos pacienco.
Kiu ne sukcesos elŝuti ĝin facile tra la reta ligo, kontaktu la redaktoron kaj petu rektan sendadon per speciala servo.
La kovrilo de la libro estas en aparta dokumento.

Se legante la libron vi trovas eraron, ni bonvenigas raporton pri ĝi.
Por raporti bv uzi la drive-dokumenton.


Eldonloko:edukado.net
Eldonjaro:2016
Paĝnombro:301
Pezo:136 MB
Kreodato:2016-02-21 17:50:38
Lasta redakto:2022-08-31 09:50:27
Montroj:12978
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 93; Viaj elŝutoj: 0

Kovrilo de la libro  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 29
Kreodato: 2016-02-21 18:02:48

Pri la destino - la libro en PDF  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 64
Kreodato: 2019-12-14 14:42:22

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
leandro_abrahao je 2021-01-03 23:35:54   

Estis vere granda ĝojo kaj honoro kunlabori al la eldono de tiu libro :)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.