La geedzoj Bishop lanĉis la projekton EKPAROLI! en 1994 en la aŭstralia Melburno kune fondis propedeŭtikan esplorprojekton EKPAROLI (Esperanto Kiel Propedeŭtiko Al Rapidiĝo de Orientlingvo-Lernado).
La projekto estis administrata el la Eduka Fakultato de la Universitato Monash, Melburno.
Ĵennifer instruis Esperanton al dekunujaraj infanoj kaj ties instruistoj ĉe tri unuagradaj lernejoj, dum Alan respondecis pri esplorado kaj valorigado. Post unu jaro la rezultoj montris interalie, ke infanoj kiuj lernis Esperanton, pli entuziasme progresis ol aliaj infanoj en la lernado de la japana lingvo en duagrada lernejo.
Pri la projekto vi povas legi informartikolon ĉi tie.
La sube elŝutebla estas la detala raporto en Esperanto.
La anglalingvan raporton pri la projekto vi povas legi ĉi tie.
Rimarko:
La dokumento estas skanaĵo, tajpita en la ikso-sistemo. Se iu pretus retajpi ĝin kun ĉapelitaj literoj, ni bonvenigas tiun helpon.
Eldonjaro:
1997
Paĝnombro:
12 paĝoj
Kreodato:
2017-12-07 23:02:19
Lasta redakto:
2023-12-07 10:21:03
Montroj:
7389
Dosieroj:
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 23; Viaj elŝutoj: 0