Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Propedeŭtika dezirpensado furoras
Verkinto(j): Libera Folio
Kategorio:Artikoloj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Unu el la plej popularaj argumentoj favore al Esperanto estas la tiel nomata "propedeŭtika valoro" de la lingvo. La grekdevenan vorton "propedeŭtiko" uzis jam Zamenhof, kaj laŭ PIV2 ĝi celas "instruadon, preparantan por alia ŝtupo". Kiam esperantistoj parolas pri la asertata speciala "propedeŭtika valoro" de Esperanto, ili kutime celas, ke lernante Esperanton kaj poste alian fremdan lingvon, studentoj povas pli rapide atingi bonan lingvoscion de la alia fremda lingvo ol per senprepara studado de la dua lingvo sole. Laŭ la plej multaj fakuloj neniu fidinda scienca studo ĝis nun estis farita por pruvi la tezon. Tio tamen ne malhelpas esperantistojn asertadi, ke "sciencaj studoj" pruvis la propedeŭtikan valoron de Esperanto, kaj eĉ ĝian psikologian, ekonomian kaj kulturan superecon en internacia komunikado kompare kun aliaj lingvoj. Lastatempe en diversaj okazoj tiajn asertojn faris Reinhard Selten, Claude Piron, kaj krome granda grupo de pintaj esperantistoj, kiuj subskribis la Moskvan "ekologi-lingvistikan ekspertizon".

Legu plu en Libera Folio
Eldonjaro:2007
Kreodato:2010-09-29 13:41:01
Lasta redakto:2010-09-30 19:15:51
Montroj:66197
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 8; Viaj elŝutoj: 0

Propedeŭtika dezirpensado furoras  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 8
Kreodato: 2010-09-29 13:41:17

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.