Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Naturaj vortordoj en Esperanto
Verkinto(j): JANSEN, Wim
Kategorio:Libroj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Antaŭparolo
Tiu ĉi verketo estas resumo el selektitaj temoj, traktitaj en mia nederlandlingva studo Woordvolgorde in het Esperanto pri la vortordo en Esperanto (Jansen 2007). Ĝi celas ĉiujn esperantistojn, kiuj interesiĝas pri la gramatiko kaj la
funkciado de nia lingvo, kaj volas esti helpilo por instruistoj, kursestroj kaj verkistoj de lernolibroj.
La vortordon, kiel parton de la sintakso, iel tuŝas multaj lernolibroj de Esperanto. Ĝin traktas, jen pli jen malpli detale, niaj didaktikaj gramatikoj kaj ankaŭ la ekstermovada Gledhill (2000). Kio, do, estas nova en la esploroj, kiujn mi resumas ĉi-verke? Mi dirus, ke temas pri la kombino de tri elementoj.
Unue, la studo koncernas la nuntempan lingvouzon. La zamenhofa lingvaĵo, tre kerna ekz. en PAG kaj PMEG, ĉi tie restas pure referenca kiel unu el la subkuŝantaj stirfaktoroj, kiuj influas la nuntempan lingvouzon.*
Due, ĝi celas trovi bazon por konfirmi aŭ malkonfirmi la aŭtonomecon de la vortorda sistemo en Esperanto, uzante skribajn kaj parolajn fontojn de diversaj originoj. Trie, per celkonforma aranĝo de eksperimenta laboro ĝi provas ne nur dokumenti, sed antaŭ ĉio kompreni kaj klarigi la vortordajn elektojn, kiujn faras uzanto de Esperanto. Klarigojn la esplorinto serĉis ne en iu postulata korekteco de la zamenhofa lingvouzo, sed en la obeo aŭ malobeo de certaj universalaĵoj de la homa lingvo, alivorte en iu ‘natureco’, kies konvinkoforto – jam pro la nuda fakto, ke ĝi estas senpartia – superas ne nur tiun de niaj lernolibroj, sed ankaŭ tiun de nia unua instruisto, L. L. Zamenhof.
Mi proponas mian studon al la esperantistaro kun la urĝa invito, ke oni ne konsideru miajn trovaĵojn betonaj absolutaĵoj. La tendencoj, kiujn mi observis kaj mezuris, kiel ajn klaraj aŭ unusencaj ili jen kaj jen montriĝas, restas tendencoj, el kiuj mi maksimume permesas al mi formuli kelkajn konsilojn por sobra kaj senmita trakto de nia sintakso. La korpusa esploro, kiun mi komencis, meritus pliampleksigon, la esplortemoj profundigon kaj ilia nombro plivastigon. Krome, ĉiu empiria sciencisto scias, ke unu eksperimento validas kiom neniu eksperimento. Kvankam, en la kadro de mia esploro, mi sukcesis aranĝi tri seriojn de enketoj, el la vidpunkto de internacieco ili formas nur unu kompletaĵon, kaj aldonaj ‘esploroj sur la kampo’, kun partoprenantoj el aliaj lingvofamilioj ol la hindeŭropa estas urĝe necesaj.
Por faciligi la legadon, mi lokis preskaŭ ĉiujn notojn en la finon de la verko, lasante piede de la koncerna paĝo nur kelkajn notojn, vere necesajn por la bona kompreno de la enhavo. Tiu, kiu hejmas en la terminologio aŭ ne tuj interesiĝas pri certaj ellaboroj aŭ referencoj, povas senĝene tralegi la tuton de la komenco ĝis la fino, saltante trans ĉiujn numeritajn notojn. Sendepende de la notoj, la glosaro en la fino servas por klarigi al la leganto kelkajn malpli komunajn lingvistikajn difinojn. Mi dankas Adriaan den Haan kaj Atilio Orellana Rojas pro ilia zorga tralegado de la manuskripto kaj pro la utilaj sugestoj, kiujn ili proponis.
Restas mia, kompreneble, la respondeco pri la enplekto de iliaj komentoj kaj, cetere, pri la tuta finredaktaĵo, inkluzive de eventualaj eraroj, kiujn mi preteratentis.
Mi esperas, ke la legantaro tiros profiton el la materialo, kiun mi kolektis kaj prezentas en tiu ĉi vesto.
Wim Jansen,
en marto 2008.


∗ Mejloŝtonaj verkoj en la Esperanta literaturo estas referencitaj per siaj konataj mallongigoj.Vidu la bibliografion sur la paĝoj 37-38.
Eldonloko:UEA, Rotterdam
Eldonjaro:2008
Paĝnombro:44
Kreodato:2010-10-05 13:15:30
Lasta redakto:2021-07-24 21:20:09
Montroj:87300
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 189; Viaj elŝutoj: 0

Naturaj Vortordoj  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 189
Kreodato: 2010-10-05 13:15:58

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.