En majo 1998 estis publikigita internacia kompara studo pri matematiko kaj sciencoj: TIMSS (Third International Mathematics and Science Study). La analizado de tiu kompara studo ankoraŭ ne finiĝis. Tamen indas kaj interesas pripensi kaj pridiskuti rezultojn kaj konkludojn koncernajn. Mi mem povas serioze prijuĝi nur germanajn lernejojn. Volonte mi ekscios faktojn, opiniojn kaj memoraĵojn pri lecionoj, instruistoj, sukceso, ktp en lernejoj alilandaj.