Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Landlimaj eksperimentoj
Verkinto(j): TIŠLJAR, Zlatko
Kategorio:Projektoj; Raportoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Raporto pri la realigita projekto “Landlimaj Sloven-Aŭstraj ekspresaj Esperanto-kursoj por 11-13-jaraj gelernantoj.
ANTAŬ-HISTORIO
Zlatko Tisljar - kiel ĉefaŭtoro de la Zagrebmetoda lemolibro de Esperanto - eksperimentis per diverslongaj kursoj por gelemantoj en Zagrebo inter 1980 kaj 1990. En Intemacia Kultura Servo en Zagrebo oni ellaboris sub la gvido de Z. Tisljar la tutan lernmaterialon: bazan lemolibron je 12 lecionoj, kies kroatlingva sepa sanĝita kaj plibonigita eldono estis adaptita kaj aperigita en pli ol 20 Iingvoj, inter kiuj ankaŭ la slovena kaj la germana: kasedon, instrubildstrion, instrukciaron por kursgvidantoj, facilan legomaterialon post la baza kurso En 1985 oni faris unuan eksperimentan internacian kurson inter gejunuloj 16-18-jaraj de Zagrebo kaj gimnazio en Judenburg (Aŭstrio), kunlabore kun mag. Herbert Mayer, kiu okazis dum unu semajnfino en Judenburg kaj dum alia semajnfino en Zagrebo. Sekvis en 1986 komuna kurso de instruistoj de Stirio kaj Kroatio, kiun organizis IKS kaj Pedagogia Instituto de Stirio en Graz, gvidata de doktoro Karl Haas laŭ la sama sistemo, ke unu semajnfinon miksita instruistgrupo el Stirio kaj Kroatio
lernis en Graz, kaj alian semajnfinon en Zagrebo. Inter 1989 kaj 1991 okazis 4 similtipaj kursoj 7-14 tagaj por senioroj de Kroatio, Aŭstrio, Italio kaj Germanio en Zagrebo, Zadar, Arnoldstein kaj Iserlohn. En 1992 estis fondita Inter-kulturo en Maribor direktorata de Z. Tisljar, kiu daŭrigis ĉi tiun pedagogian projekton de rapida paralela lernado de Esperanto en miksitaj intemaciaj grupoj, kaj la propono pri unua tiaspeca kurso por infanoj 11-13-jaraj venis de Interkulturo, Maribor.
Eldonjaro:1993
Paĝnombro:5
Kreodato:2010-10-08 15:13:16
Lasta redakto:2010-10-08 15:14:16
Montroj:88499
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 23; Viaj elŝutoj: 0

Landlimaj eksperimentoj  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 23
Kreodato: 2010-10-08 15:13:41

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.