La Inversa Vortaro estas produkto de la elektrona komputilo IBM sistemo/360. Ĝi prezentas ĉiujn radikojn el la sesa eldono de la Plena Vortaro kaj ĝia Suplemento. Sen la helpo de komputilo la kompilado estus longdaŭra laboro. La komputilo bezonas ĉirkaŭ
unu horon por la unua presaĵo kaj ĉirkaŭ 4 minutojn por ĉiu plia ekzemplero. Sed oni ne devas prisilenti, ke la komputilo ne eklaboras pli frue ol oni donis al ĝi la ordonojn kion fari. Tia ordonaro, pene kompilita, nomiĝas PROGRAMO. Antaŭ ol klarigi la funkciojn de tiu programo, lasu min diri kelkajn vortojn pri la ĝenerala demando: kiel funkcias kaj laboras komputilo?
Paĝnombro:
28
Kreodato:
2010-10-21 13:29:32
Lasta redakto:
2010-10-21 13:29:32
Montroj:
120944
Dosieroj:
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 96; Viaj elŝutoj: 0