Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Tendaraj tagoj 2 - Gvidlibro
Verkinto(j): MacGILL, Stefan
Kategorio:Libroj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Bonvenon al la elektronika formo de la gvidilo por instruistoj, apoge al la dua eldono (1997)de la dua kajero de .Tendaraj tagoj.. Tiu tri-kajera serio estas unu el la lerniloj rekomendataj de ILEI por la projekto .Interkulturo.. La gvidila materialo estas alirebla en PDF-formato en Edukado.net kaj en la hejmpaĝo de ILEI sub "Agado: Eldonaĵoj":
http://www.ikso.net/ilei/
Okaze de la aperigo de la gvidilo en novembro 1999, ni prezentas materialon por lecionoj 1-10. Nova materialo aperos kiam eble, inkluzive de ilustritaj kaj bildaj ekzercoj. Oni povas mendi de ILEI fotokopian kolekton de la aktuala stato de la materialo kontraŭ 3 EUR (5 IRKP). Mendu de la liga libroservo aŭ de estraranoj, kiuj tenos kopieblajn kompletojn.
Vi rajtas elprinti kaj kopii la tekstojn por via propra uzo, sed vi ne rajtas komerco-skale distribui aŭ vendi ilin. La kopirajto restas kun ILEI kaj la verkinto(j). ILEI konsideros ĉu post kompletigo eldoni la gvidilon libro-forme. Se vi verkos mem ekzercojn aŭ kreos ludon aŭ aktivaĵon por iu leciono, bonvolu sendi tion papere aŭ elektronike al la verkinto:
Stefan MacGill
Tiuj povos aperi en la organike kreskanta gvidilo, kune kun agnosko de la verkinto. Bonvenaj ankaŭ estas atentigoj pri problemaj punktoj en lecionoj por studentoj kun difinita denaska lingvo, kaj ajnaj ideoj por vivigi kaj ampleksigi la enhavon de la kajero.
Ni esperas, ke la ekzercoj kaj konsiloj faciligos vian instruan taskon.
Eldonloko:rete ĉe edukado.net
Eldonjaro:1999
Paĝnombro:21
Pezo:779KB
Kreodato:2010-10-21 14:04:07
Lasta redakto:2010-10-21 15:24:45
Montroj:77859
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 77; Viaj elŝutoj: 0

Tendaraj tagoj 2 - Gvidlibro  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 77
Kreodato: 2010-10-21 14:06:49

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.