Filmejo

Al la komenco

Titolo:Instruado de verboj
Temo:Verboj, valentoj, transitiveco
Kategorio:lingvistiko, metodiko
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin
Rolanto(j): MacGILL, Stefan
Daŭro:10m07s
Priskribo:Stefan MacGill prezentas la instruadon de verboj, kun aparta atentigo pri dekomenca konsciigo pri la transitiveco de verboj kaj valentoj.
Kreodato:2011-09-01 10:35:09
Lasta redakto:2011-09-03 21:27:30
Montroj:32798
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 11; Mezuma noto: 4.89; | Aldoni propran opinion

11.
ChrisLewis je 2019-10-09 06:25:45    

Dankon pro la tre utila filmo.

Mi taksas la konsilon, ke verboj estu instruataj laŭ kuntektso tre utila. Multaj lernantoj lernas verbon per ligo al sia denaska lingvo, kaj ofte okazas eraroj pro tio. Ekzemple, angleparolantoj ofte lernas, ke "ŝanĝi" signifas "to change", sed "to change" signifas aŭ "ŝanĝi" aŭ "ŝanĝiĝi" en la angla, do tre gravas lernado de la vorto en kunteksto.

Mi alte taksas la uzon de trajnoj por monti la ideo de transitiveco, aparte por infanoj.

Mi havas demandon pri la "du kategorioj" (transativa kaj netransativa). Ekzistas kelkaj vortoj, kiujn oni povas uzi aŭ transitive aŭ netransitive, ekzemple, "iri" (Mi iras/ La irota vojo), "danci" (Ili dancas/Ili dancas valzon), "loĝi" (Mi loĝas en Anglujo/ La loĝata insulo), "pensi", ktp. Kutime, la vorto estas netransitiva, sed iufoje homoj uzas ĝin transitive. (Mi supozas, ke malgraŭ tio, ke ne multaj vortoj estas tiaj, ekzistas kelkaj gravaj tiaj vortoj.)

Mi ne certas, ĉu mi instruu pri ili, kaj se jes, kiel. Mi certe ne volas paroli pri nereguleco en Esperanto, sed mi ankaŭ ne volas paroli pri tri kategorioj (transitive, netransitiv, kaj ambigua).

Mi taksas konsilon pri tiu temo tre utila.

10.
GilbertNdih je 2019-02-17 09:46:51    

Stefan MacGill baziĝas al la sistemo de trajnoj en kiu la lokomotivo(j) povas eltiri unu, du, tri aŭ pluraj vogonojn, por ekspliki la transitivecon aŭ netransitivecon de verboj.
Lokomotivo, motoro de la movo de la sistemo povas moviĝi sole, tio egalas al netransitiva verbo, kiu ne postulaj valenton.
Kiam la lokomotivo eltiras vagono(j)n, tiam ĝi estas konsiderata kiel transitiva verbo, kiu postulaj valento(j)n. Transitiva verbo postulas rektan objekton.

Stephan MacGill uzis praktikan materialon por klarigi ian abstraktaĝon. Li montras simplan manieron por instrui la verbojn.

9.
Vicento je 2018-12-19 09:27:53    

Krom la pedagogia rimedo de la trajno, la kernaj (pure lingvaj) punktoj de la video konsistas el ĉi tiuj tri: (1) la verbo estas la ĉefo de la frazo; (2) oni lernigu la transitivecan flankon ekde la unua momento; (2) oni instruu verbojn en kunteksto. Vere ili taŭgas kiel speco de ora triopo de la instruo pri verboj. Mi ankaŭ aldonus kvaran: oni ludu kun afiksoj ekde la dua momento, kiam ŝajnas, ke la lernantoj komprenas la gravecon de la triopo. La afiksoj estas unu el la plej ŝatataj elementoj de la internacia lingvo, ĉar la potenhavo de Esperanto iel rilatas al tiu kreativa kaj produktiva flanko. Sed, pluraj afiksoj (ne nur -iĝ- kaj -ig-) estas tiom influantaj rilate al la sento eĉ al la transitiveco de la verboj, ke ne sufiĉe frue enmeti ilin dum la instruo povas faciligi postajn erarajn emojn kaj miskomprenojn. Tiu kvara punkto temas nur pri la guto-post-guta enmeto de afiksoj. Se oni tro kuras pri tiu temo, la lernanto suferos malbonan digeston. Mia sugesto estas, ke afiksoj estu konscie miksata kun la lernado de verboj, ne nur izolaj.

8.
Nicolau je 2018-12-17 15:08:02    

La klarigo estas tre bona, kaj kiel Stefan MacGill tre prave diras en la komenco, taŭgas por lernantoj kiuj malmute scias pri gramatika teorio. Tamen, oni konsciu ke tiu klarigo bonas por komprenado de Esperanta frazstrukturo, kvazaŭ oni dirus "mi havas frazon kun du argumentojn (=nomrolojn), kaj pro tio la plej ebla interpreto estas tia ke unu estas subjekto kaj la alia, rekta objekto, kaj nun mi devas serĉi rolmontrilon kiel finan -n por trovi la rektan objekton". Al tiu celo la klarigo bonas... sed pli malfacile estas instrui kiel konstrui frazojn, tio estas: kiel elekti la plej taŭgan lokomotivon por mia trajno. Resume: kompreni la frazstrukturon multe utilas, sendube, sed mankas ankoraŭ lerni kiuj verboj estas transitivaj kaj kiuj ne. La logika transiro el sintakso al semantiko ofte permesas tion; tamen, ne mankas okazaĵoj kiam la transitiveco aŭ maltransitiveco ne rilatas al la logiko, kaj pruvas tion ke ne ĉiuj lingvoj same pritraktas verbojn esprimantajn la saman ideon.

7.
elinjo je 2018-03-15 16:19:28    

Valora kaj tre efika maniero instrui verbojn en Esperanto ! Mi spektis ĝin unuafoje de Stefan en Pluezek / Francio en 2010, tuj adoptis kaj utiligis ĝin en miaj Kursoj, eĉ pere de la samaj trajnoludiloj. Gratulon kaj dankon Stefan.

6.
Verdastel je 2017-03-04 17:08:07    

Tiu filmeto estas tre interesa ĉar ĝi donas gravajn konsilojn por instrui la bazojn de la verbosistemo en Esperanto. Ĝin devus spekti ĉiuj instruantoj de la lingvo ĉar ĝi klare simpligas la nocion de transitiveco kaj donas rimedon por prezenti ĝin al la lernantoj per la komparo kun trajno. Ne nur por infanoj ĝi taŭgas: en la kursoj plenkreskuloj ofte forgesis la gramatikon de la lernejo kaj bezonas simplajn klarigojn. Stefan ankaŭ emfazas la liberan vortordon, kio estas grava afero. La lernantoj ekde la komenco eklernu, ke la vortordo estas libera, kaj ke la objekto povas komenci la frazon. Dankon do pri tiu tre klara kaj helpa ilo.

5.
galo50 je 2015-10-02 05:25:53    

Dankon pro la filmeto, ĝi priskribas tre bonan manieron por bone instrui verbojn en Esperanto. Tamen la verba sistemo en Esperanto estas tre facila kompare al la sistemo de la naciaj lingvoj, multaj parolantoj malbone uzas la verbojn kaj la akuzativon en Esperanto, kaj tio devenas de la maniero en kiu ili lernis la verbojn. Mi lernis pri transitivaj kaj netransitivaj verboj per kurso de lernu.net kiu ne plu ekzistas (bedaŭrinde), ĝi nomiĝis "verbumado" . Tiu kurso instruis pri la du verbaj kategorioj, depende de la ligoj kiuj rolas en tiu verbo. Mi tre ŝatis tiun kurson, ĉar tiel mi povis lerni kiel efike uzi -ig kaj -iĝ poste.

4.
Patrick75 je 2014-11-04 17:28:34    

Tiu ĉi filmo estas ege interesa kaj montras kiamaniere oni povas plifaciligi la instruadon de verboj en Esperanto. Kiam oni lernas aliajn fremdajn lingvojn kadre de la lernejo, oni ne tro cerbumas pri la esenco de la verbo kaj oni ofte estas iom senkonsolaj pri ilia malfacileco. Esperanto havas regulajn verbojn, sed ĝi entenas iujn malfacilaĵojn, tio estas: transitiveco kaj netransitiveco. En tiu prezentado, oni fokusiĝas pri la maniero enkonduki instruadon de verboj en kuntekston, ĉefe por tiuj, kiuj ne havas grandan gramatikan fonon aŭ komencantoj kiuj ne interesiĝas pri gramatiko, sed volas akiri bazajn konojn de la lingvo. Ĝi taŭgas ankaŭ por tre junaj lernantoj. Estas grava afero prezenti per ludiloj la strukturon de la frazo kaj memorigi la liberan vortordon de la verboj. Parolante niaj gepatraj lingvoj, ni ofte estas devigataj uzi fiksan strukturon (ĉefe en la franca, sed ankaŭ en la itala lingvo) kaj certe tio estas unu el la plej gravaj malfacilaĵoj. Mi mem, kiam mi komencis lerni la lingvon, mi havis problemojn rilate la korektan uzon de la verboj kaj precipe pri la indiko de la rekta objekto. Miaj stumbloj estis unue la libera vortordo kaj la ĝusta uzo de la akuzativo. Ne malofte kontrolante miajn malnovajn hejmtaskojn mi rimarkas erarojn pro nescio de la esenco de la verbo en Esperanto kaj pro la vicordo: ekz festo okazos/okazos festo (kaj eraro per -N) ktp. Se mi sciintus pri tiu ĉi prezentado, eble mi ŝparintus tempon dum mia lernado.

3.
Hazel je 2014-05-25 01:11:13

Dankon Stefan pro tiu brila ideo por montri la verbon kaj ĝiajn rilatojn. (Sed mi devas memorigi min, ke lokomotivo povas puŝi, ne nur tiri!)
Iomete ĝenas min, ke ni ĉiuj diras ke du-ligaj verboj "bezonas" objekton. "Mi manĝas frue" same donas utilan informon kiel "Mi manĝas pomon." Sed en la komenco klarigoj ĉiam estu simplaj, kiel vi faris. Kaj mi supozas, ke duliga verbo ĉiam havas almenaŭ iun subkomprenatan ligatan "ion"

2.
Forigita uzanto je 2014-05-17 19:57:02    

Mi trovas ege taŭga tiun filmeton por klarigi la verbouzadon ĉe komencantoj. Ankaŭ la emfazo pri libera vortordo en frazoj estas taŭga.
Poste la transitiveco estas iom nebula, do mi atendas pliajn klarigojn prie.
Ĝis
Petro

1.
gildamunoz je 2013-04-12 21:05:55

Dankon Stefan MacGill pro la filmo kiu estas tre utila kaj faras simplan la instruado de la verboj en Esperanto.
Mi konsentas ke la verbokonstruado en Esperanto estas ege simpla sed bedaŭrinde ŝajnas male por la verbouzado en frazoj pro manko da scio de la verboj mem, ilia kategorio transitiva aŭ netransitiva kaj manko de simplaj eksplikoj kiel ĉi tiu bonege prezentita de Stefan MacGill ĉefe por instruistoj kiuj povis havi studentojn kun negramatika fono kaj laŭ mi ankaŭ utila por ekkomencantoj eĉ kun gramatika fono.

Sed en la realo kiam oni volas profundiĝi en la lingvo kaj havas studentojn kun altgrada gramatika fono kiuj volas pli analizi tiun temon, kiam oni iras al la vortaro por konsulti la transetivecon aŭ netransetivecon de la verbo oni trovas verbojn ekzemple kiel PAROLI(en PIV) indikita kiel netransitiva kun ekzemploj kiel: ĉu vi parolas nian lingvon; legante tion ni povus ne kompreni kial oni klasas ĝin netransitiva, sed ni povus trovi la respondon en la dosiero "Transitivaj kaj netransitivaj verboj en Esperanto" de Chister O. Kiselman.
Kion mi proponas al kiuj planas verki novan vortaron estas detale prezenti la verbojn sed samtempe simple rimarkante pli okaze de kiam la verbo estas transitiva kaj ne ĉiam postulas akuzativobjekton kaj kiam ĝi estas klasita netransitiva kaj akceptas akuzativobjekton de nur limigita speco aŭ pli bone laŭ mi rimarki en la vortaro tiajn verbojn kiel netransitivaj por la unua eniro en la vortaro kaj kiel transitivaj por la dua eniro kiam havas tiun alian senson.

Aldone kiam temas pri tri valenta verbo ni povus emfazi la veran rektan objekton uzante frazojn kiel: Mi donas al vi la panon, ekde kursoj por komencantoj.

Kiel faras Stefan MacGill, kiel instruistoj ni devas trovi la plej facilajn manierojn ekspliki la plej malfacilajn aferojn de la lingvo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.