Filmejo
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 18; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion
Saluton Katalin! Estus interese vidi ĝisdatigon pri la lingva situacio de Marteno, de la familio, kaj eĉ pri la lingva situacio en Nederlando okaze ke ĝi ŝanĝiĝis. Dankon pro la tre interesa prelego.
Helpu kune traduki kaj korekti la subtekstojn! http://www.universalsubtitles.org/pt/videos/wMKBg6Vj0K2U/info/eduko-de-plurlingva-infano/
Saluton,
Mi multe ŝatis tiun filmon kaj uzas ĝin kiel "fenestron" por komprenigi la situacion de denaskaj Esperantistoj kiel Marteno.
Pro tio mi lasas en miajn mesaĝojn la ligilon al la filmo (nome :http://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=135&s=cb55ef5cabe70143de6653788e108a77
Mi esperas, ke tio ne ĝenos la funciadon de la paĝaro, kiel mi tion travivis per uzo de aliaj "blogoj", kiel "Village Esperanto" en Hautetfort.
Ĝis
Fartu bone, Esperanton vivante kaj praktikante !
Petro
Dankon Katalin pro la trafa prelego, kiun ni spektos en la kopenhago klubo iam aŭtune. Amike Betty
Mi multe ĝuis la aŭskultadon de tiu video, tre bone komponita per klaraj tabeloj, kaj voĉo de nia kara majstra reĝisorino, Katalin !
Koran dankon al vi, por ĉio, kion vi donas per via ĉeesto.
Ĝis !
Petro
Altnivela, kleriga, pensiga, klare elparolita prelego. Mi simple ne sukcesis ne sekvi ĝis la fino! Gratulon!
En mia antaŭa komento mi forgesis meti noton pri la laboro de Katalin.
Sendube, la plej bonan.
Mi ĉeestis en la Kataluna Kongreso, kie mi povis vidi kaj aŭskulti “Katalin-vivvoĉe” tiun belan filmprelegon pri edukado de plurlingva infano, kaj restis tute mirigita
Tiam vere bedaŭris, ke mia filino pro ŝia laboro ne povu ĉeesti tien, ĉar ŝi estas patrino de fileto edukata diverslingve, kaj ankaŭ estas lingva instruistino.
Do estas dankinde, ke tiu prelego estas nun videbla ekde Edukado.net kaj ankaŭ ekde Youtube.
La propra sperto de Katalin Kotváts kune kun la mirinda prezentado de tiu speciala filmprelego multe povas helpi la gepatrojn, kiuj edukas la gefilojn diverslingve.
Laŭ mia modesta opinio, tiu filmprelego estas ja vidinda kaj povus esti subtitolata per hegemoniaj lingvoj, por ke ciuj (eĉ ne esperantistoj..!) povu vidi kaj kompreni ĝin.
En Youtube aperas jam pli ol 350 vizitoj.
Krome, kondiserante ke la originala filmprelego estas kaj estos, ne nur parolata esperante, sed ankaŭ farita de esperantaj fakuloj, eble... tio povus helpi disvastigi la konon de nia komuna lingvuo.
Mi ne scias ĉu mi trafas tion dirante... kaj ĉu tiu ideo estas taŭga, sed mi sugestas ĝin, ĉar laŭ mi... tiu interesa laboro de Katalin estas vere disvastiginda.
Amike,
Miren Elizagarai
Enhave bonega kaj perfekte parolita prelego pri tre grava temo. Tre ofte mi parolas pri la temo en mia laboro kun familioj, kiuj estas en simila situcio. Ili petas konsilon kion fari. Vi estas fakuloj, do via solvo certe taugas ankau por aliaj. Mi opinias, ke via decido ke la nederlanda estu la plej forta lingvo de via filo estas ĝusta,ĉar automate li lernas la lingvon kaj en lernejo kaj en hobioj. Verŝajne vi ankau prizorgas, ke li legas literaturon ankau nederlande.
Via prelego estis nun plilaborita ol estis en Linjano. Koran dankon, ke ni povas ĝin nun auskulti multfoje.
Multan dankon pro la prelego, Katalin. Mi tre gxuis gxin, kaj estas interese, auxdi pri lingvolernado en nederlandaj lernejoj. Ankaux la malfacilajxojn, kiujn spertas plurlingvaj infanoj, mi ne konis gxis nun.
Dankon, Laszlo, pro viaj vortoj kaj rakonto pri viaj spertoj. Estis interese legi viajn liniojn.
Pri la plia(j) utilecoj de plurlingvismo ni povus longe paroli kaj prelegi. Vi kompreneble pravas. En tiu ĉi mia prelego mi celis koncentriĝi ĉefe je la kulturaj kaj lingvopolitikaj flankoj, ĉar mi ceiis meti la probelmon en socian kuntekston por tiel prezenti miajn ideojn kaj problemojn rilate la lingvopolitikon de la ŝtatoj de la Eŭropa Unio. La temo mem meritus plurajn librojn... kaj bonŝance pri la lingvsitikaj, psikolongvistikaj kaj aliaj flankoj de la fenomeno estas jam verkitaj pluraj faklibroj.
Tiu tre interesa kaj frapa filmeto memorigis min pri mia situacio. Se konsideri tiujn tri lernejtipojn en Nederlando (blanka, bruna kaj nigra), mi devas diri, ke iam en Rumanio mi havis eblon elekti nur unu eblon: tiun ”blankan”. Mi estis sepjara infano (tiutempe lernejoj komencis instrui infanojn ekde sepa jaro), kaj mi tute ne konis rumanan lingvon kiam mi eksidis al en unua studklaso. Mi eĉ unu vorton ne konis rumane. Post kelkaj monatoj, mi ne scias kiel, sed mi jam povis paroli rumane. En meza lernejo, fine de oka studjaro, mi regis rumanan lingvon pli bone, ol rumanoj mem, ĉar ilin malhelpis hejma lingvaĵo (kutime vilaĝa lingvaĵo), dume mi ekkonis [b]nur[/b] literaturan rumanan lingvaĵon. Kiam mi faris abiturientan ekzamenon, multaj gekolegoj dubis, ĉu mi vere estas hungaro, ĉar mi parolis pli perfekte rumanan, ol miaj rumanaj samklasanoj. Sed de alia flanko, mi tute ne lernis hungaran ortografion en lernejo: mi eĉ unu studhoron ne lernis pri hungara gramatiko!
Ĉion, kion mi konas kaj uzas nun en hungara lingvo ŝuldas al aǔtodidakta studado (precipe legado de literaturo).
Mi ĝuis mian plej gravan sukcesĝojon tiam, kiam iu mia laborkolego, iu hungaro, kiu lernis ekde unua studklaso en Hungarlando, demandis min, ĉu certan vorton oni skribas per longa aǔ mallonga ”i”. Mi donis la bezonatan respondon, sed mi kaŝe ridetis pri tiu kolego... :-)
Rilate al plurlingveco: plurlingveco helpas ne nur por ”konservi” kulturon, sed precipe por disvastigi kapablon pensi laǔ diversaj lingvoj. Mi kapablas facile rekoni neraciajn uzmanierojn en Esperanto (sed ne nur en Esperanto!) danke al kapablo pensi en almenaǔ kvar lingvoj. Mi povas esprimi min pli klare en hungara lingvo, se mi kapablas pensi en pluraj lingvoj. Kaj tio validas ankaǔ por ceteraj lingvoj.
Mi ĉiutage spertas, kiel fuŝe esprimas sin multaj ĵurnalistoj en hungaraj ĵurnaloj, ĉar ili ne scipovas bone plurajn fremdajn lingvojn.
Do laǔ mi, plurlingveco estas pli, ol konservado de kulturoj.
Mi tre ĝuis vian filmon, Katalin. La temo estis ege interesa, kaj vi parolas tiel klare -- estas plezuro aŭskulti vin.
Koran dankon, Małgorzata.
Jes, mi pensas, ke instruistoj, kiuj havas en siaj klasoj plurlingvajn infanojn devus orientiĝi, ĉu pere de niaj spertoj ĉu per aliaj fakliteraturoj, sed la tuta afero estas tre kompleksa situacio kaj oni povas multe helpi kaj ankaŭ malhelpi la evoluon de la infanoj.
Tamen en via kazo mi certas ke vi bone laboras. Sciante kiom multe vi faras en viaj klasoj, kiom multe vi prezentas la aliajn lingvojn kaj ties kulturon en via lernejo, vi certe ne mistarfus okazon, kiun alilingva infano portus por pliriĉigi vian laboron.
Ekde hieraŭ mi rigardis la filmon trifoje kun la sama intereso. Dum mia lerneja laboro mi jam kelkfoje renkontis dulingvan, eĉ unufoje trilingvan infanon, kio en pola lernejo ne okazas ofte. Nun mi pripensas, ĉu mi, kiel instruisto de sekva lingvo, bone komprenis la aferon. La prelego vere pensigas, mi tre dankas por ĝi. Mi rekomendis ĝin al kelkaj personoj.
Mi pensas, ke kutime personoj tro timas pri miksado de lingvoj. Krom eble tre juna infano, infanoj bone konscias pri la diversaj lingvoj. Kiam mi parolis kun mia patrino mi kutime uzis la francan sed enmetis en miajn frazojn germanojn vortojn, sed tion mi ne faris kiam mi sciis ke iu ne parolas la germanan. Mi nun ĵus rigardis la paperon sur kiun mi notis tion kion mi volas fari hodiaŭ, do estas granda miksaĵo de 3 lingvoj. Mi skribis ekzemple:
- recharge fotilo
- ranger books, ktp
Mi mem parolis nur en la franca lingvo kun mia filo Dominic dum eble 8 jaroj. Poste ni tamen parolis en la angla. Kiam mia filo estis eble 6 jara, li ne kontentis se mi diris al li vorton en la angla. Ekzemple mi foje diris ke hodiaŭ ni veturos al la City kaj tiam li tuj diris, vi ne diru City kiam vi parolas en la franca, diru Cité
Tre interesa sperto.
Mi ravas al Marteno kiel li bone trafis en tiela kalamburo.
Dankon por tre interesa kaj utila prelego.