Filmejo

Al la komenco

Titolo:Esperanto por lernejaj klasoj - Trejnado kun Josias Barboza
Alklaku ĉi tie por vidi la filmon.
Temo:metodiko
Kategorio:klerigo, metodiko
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin
Rolanto(j): BARBOZA, Josias
Daŭro:26m55s
Priskribo:Trejnado por instruantoj / gvidas Josias Barboza / TAKE, São Paulo, julio 2011
Prezento de la apliko de la libroj Esperanto por lernejaj klasoj 1-2
Vidu ankaŭ la hejmpaĝon de la projekto kie estas elŝuteblaj pluraj materialoj, priskriboj.
La dumfilme traktatajn lecionpartojn vi povas rekte elŝuti ĉi-sube.
Kreodato:2011-12-19 19:21:59
Lasta redakto:2021-06-30 21:01:01
Montroj:22272
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 244; Viaj elŝutoj: 0

Strukturo de la kurso  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 94
Kreodato: 2011-12-20 09:09:49

Leciono 16, instruistaj paĝoj de 79 ĝis 83  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 89
Kreodato: 2011-12-19 19:30:46

Leciono 20a Instruistaj paĝoj de 96 ĝis 101  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 61
Kreodato: 2011-12-20 09:11:19

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; Mezuma noto: 4.83; | Aldoni propran opinion

6.
MaggyMaggy je 2021-07-13 10:27:06    

Tre interesa lernolibro! Laŭ mi oni povas uzi ĝin eĉ por plenkrekuloj.

5.
Pryo je 2012-01-25 19:25:44    

Interese!

4.
Arlette je 2012-01-09 12:59:01    

Gratulon kaj al Josias, kaj al Katalin. Dank'al vi ni havas bonegan materialon por efike instrui nian lingvon laù moderna metodo. Valoras funde studi tiun metodon
Arlette Plutniak

3.
Vojacek je 2011-12-22 21:10:57    

En la filmeto estas bonaj konsiloj pri metodiko, kiujn eblas uzi ĝenerale dum instruado laŭ libervola kursmaterialo, precipe por rektmetoda instruado. Mi volas demandi: Kiam ILEI antaŭvidas provinstruadon de Esperanto en kelkaj lernejoj de ĉiu membroŝtato de EU, ĉu estus rekomendita Esperanto por lernejaj klasoj?

2.
luisladeira je 2011-12-22 12:42:24    

Ŝajne ĝi montriĝas paroliga kurso. Por mi estas tre bona indiko. Gratulon al aŭtoro. Pri la rilato inter klaskurso kaj manlibroj restas al mi kelkaj demandoj. Al kiu grupaĝa ĝi direktiĝas? Por kiom da lernjaroj? Ĉu ĝi estis pensita por respondi al eventuala enkonduko de Esperanto en mezgrada instruado en Brazilo (se la ŝtatpovo finfine aprobi tion)? Estas bone pretighi por tiaj okazintaĵoj, sed ĉi rilate mi opinias manki advata lernilaro por malpliaĝaj klasoj, pli precize por infanoj inter ok kaj dek jaroj frekventante bazan lernejon. Ĉu tiuj ne estas la plej taŭgaj jaraĝoj por enkonduki oficiale Esperanton?

1.
valer je 2011-12-20 14:41:53    

Interesa filmeto.
Ĝi donas bonan ideon pri la libro "Esperanto por lernejaj klasoj".

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.