Filmejo

Al la komenco

Titolo:Esperanto-Hotelo (Ipernity-versio ankaŭ por ĉinoj)
Alklaku ĉi tie por vidi la filmon.
Temo:Rolludo
Kategorio:kurso, ludo, metodiko
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin
Rolanto(j): Edmond
Michel
Neĝeta
Daniel
Manlajo
Endre
Ĝoja
Paŭlo
Trezoro
Priskribo:Versio por ĉinioj kaj por tiuj, en kies lando ne spekteblas la paĝaoj de YouTube.

Rolludo dum la metodika seminario sur la Esperanto-Insulo.
La partoprenantoj de la seminario ricevis mallongan rolinstrukciojn pri sia baza problemo, sed verdire dum la spontana ludo ili multege improvizis kaj vivigis la ludon pere de realaj elementoj de sia surinsula vivo.
La ludon antaŭis neniu provludo aŭ instrukcio krom la taskoj, kiel ekz. tiu de la vicdirektoro aŭ de la purigistino:

Vi estas vic-direktoro de luksa hotelo, kiu baldaŭ bankrotos, se ne havos sufiĉe da gastoj.
Dum la direktoro ferias, vi devos havi profiton ! Se ne, li maldungos vin ! Por vi ĉiu gasto tre gravas: kontentigu ilin!

Vi estas purigistino en luksa hotelo kaj ne povas fari vian laboron, ĉiutage plurfoje aranĝi la ĉambrojn, ja en la ĉambro nr. 69 oni simple ne permesas al vi eniri. « Tiel ne eblas labori » - vi volas maldungiĝi.
Kreodato:2012-02-09 18:58:50
Lasta redakto:2012-03-04 16:37:59
Montroj:19688
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
kolombisto je 2012-02-12 08:05:14    

La rolludo estas tute viva situacia bildo, estas videbla ke ĝuis la partoprenantoj kiel mi home.

1.
Forigita uzanto je 2012-02-10 17:32:12    

Gratulon al la bonege prezentita rolludo.
Mi bonege amuziĝis, ĝuante ankaŭ la same
bonegan etoson. Estus bone havi pli kaj pli da
similaj rolludoj.
Plej amike, Anjo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.