Filmejo

Al la komenco

Titolo:Esperanto-Hotelo (YouTube-versio)
Temo:Rolludo
Kategorio:kurso, ludo, metodiko
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin
Rolanto(j): Edmond
Michel
Neĝeta
Daniel
Manlajo
Endre
Ĝoja
Paŭlo
Trezoro
Priskribo:Rolludo dum la metodika seminario sur la Esperanto-Insulo.
La partoprenantoj de la seminario ricevis mallongan rolinstrukciojn pri sia baza problemo, sed verdire dum la spontana ludo ili multege improvizis kaj vivigis la ludon pere de realaj elementoj de sia surinsula vivo.
La ludon antaŭis neniu provludo aŭ instrukcio krom la taskoj, kiel ekz. tiu de la vicdirektoro aŭ de la purigistino:

Vi estas vic-direktoro de luksa hotelo, kiu baldaŭ bankrotos, se ne havos sufiĉe da gastoj.
Dum la direktoro ferias, vi devos havi profiton ! Se ne, li maldungos vin ! Por vi ĉiu gasto tre gravas: kontentigu ilin!

Vi estas purigistino en luksa hotelo kaj ne povas fari vian laboron, ĉiutage plurfoje aranĝi la ĉambrojn, ja en la ĉambro nr. 69 oni simple ne permesas al vi eniri. « Tiel ne eblas labori » - vi volas maldungiĝi.
Kreodato:2012-03-04 16:36:55
Lasta redakto:2012-03-04 16:36:55
Montroj:18409
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

2.
Forigita uzanto je 2012-08-29 15:39:39    

Mi ĵus spektis tiun filmon. Mi rekonis mian amikon Michel kaj lia edzino Neĝeta. La humuraĵoj estas bonegaj. En mia imago, mi revidis min ludanta "La Telegramisto" (verkita de nia fama hungara skeĉisto Stefan Mac Gill, dum pola aranĝo Ĉebalta Printempo en Mielno, kun la edzino Eva). Dankon pro tio. Mi ne donis la kvinan stelon, ĉar la filmisto ne bone regis sian aparaton, domaĝe. Sed la spektaklo estas tute spekktinda. Petro

1.
Larisa je 2012-03-05 08:19:18    

Tre bonega filmo! La homoj ludas kiel aktoroj! Dankon! - Larisa el Ruslando

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.