Filmejo

Al la komenco

Titolo:La Plejpleja Festivalo
Alklaku ĉi tie por vidi la filmon.
Temo:Monkolekta kampanjo por subteninda filmprojekto
Kategorio:dokumenta
Aŭtoro(j): Rogener Pavinski
Rolanto(j): Rogener Pavinski
Daŭro:6m18s
Priskribo:Rogener Pavinski (brazilano) redaktoro de KONTAKTO) en la jaro 2005 faris sian unuan internacian vojaĝon. Li vojaĝis al Finnlando por partopreni la 8an KEF, la Kultura Esperanto-Festivalo. Tiam li ankoraŭ novulo kiel filmisto, tre entuziasme kunportis kameraon kaj decidis registri kiel eble plej multe dum la festivalo, kun la celo krei dokumentan filmon pri ĝi.
Nun, post 7 jaroj kadre de la kunlaboraj sistemoj por financado de artaj projektoj (kiel Kicstarter, IndieGoGo k.a), montriĝis tre taŭga eblo por sendependaj produktistoj kaj li kaptas la okazon krei la filmon.
Li decidis uzi oficialan kunlaboran financado-platformon por realigi ĝin. Ĝi estas la unua tutesperanta projekto, kiu uzas tiun oficialan platformon. Kio estas kunlabora financado? Signifas ke li ne vendas la projekton kiel varo, sed akceptas volontulajn kontribuojn el tiuj, kiuj samkiel li, kredas je la valoro de tiu projekto. Per ĉi tiu nova financado-modelo, tiuj, kiuj kontribuas, faras tion ĉar li aŭ ŝi identiĝas kun la projekto. Oni povas esti parto de io pli granda, eĉ per malgrandaj kontribuoj. Kiam la filmo estos preta, ĝi estos afiŝita en propra retejo kaj estos libera spektebla kaj elŝutebla por ĉiuj. Vendado de DVD-oj ne okazos kaj ne estos permesata.

Bonvolu spekti la varbfilmon, legi atente la spriskribon kaj laŭeble helpi la junulon religi sian projekton.

Kreodato:2012-04-02 07:34:52
Lasta redakto:2014-06-12 14:17:33
Montroj:14345
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.