Filmejo

Al la komenco

Titolo:Tajvanaj infanoj komputilĉambre uzas lernu.net
Temo:komputila ĉambro, lernu.net
Kategorio:raporto
Aŭtoro(j): Reza Kheir-Khah
Rolanto(j): Lernantoj de la lernejo Fuxia - Tajvano
Daŭro:2m42s
Priskribo:En la 23a de Marto 2012 ni portis 12 lernantoj de Esperanto kiuj lernas tiun lingvon kadre de kluba agado de la lernejo al komputila ĉambro kie ili aliĝis al la Lernu-paĝaro por memlernado kaj kontakto internacia. La kurso okazas en Fuxia lernejo kiu apartenas al Ministerio pri Edukado kaj do ĝiaj materialoj kaj instruado estas modelaj. Flora Chen kaj Ingrid Chuang lokaj esperantistinoj en Pingtung urbo helpis pri tio. Klasa asistantino Rita ankaŭ ĉeestis.
Kreodato:2012-04-23 11:09:57
Lasta redakto:2012-04-23 11:10:39
Montroj:17017
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

4.
reza je 2014-04-16 02:40:08    

Dankon al la samideano kiu avizis tiun informon ĉi tie. Ni havis tiun kurson antau du jaroj kaj ghi bone funkciis. Cetere pro korespondo de la infanoj kun samaghaj Esperanstisoj en Koreio, finfine 5 koreaj infanoj kune kun ilia instruistino kaj du zorgantoj vizitis nin kaj lernejon kaj infanoj estis tre ekscititaj pro tio.

3.
verdastacio je 2014-04-15 20:41:57    

Tre bona ideo kaj mi eble provos ankaŭ en niaj lernejoj en Ĉeĥio. Ĉr laŭ mia opinio infanoj ege interesas pri komputiloj kaj interreto.
Paŭlo

2.
Larisa je 2012-04-24 07:23:45    

Estas bona inform-filmo. Estas bonege uzi komputilojn por lernado kaj instruado de infanoj.
Kun bondeziroj - Larisa el la urbo N.Tagil, Rusio

1.
Forigita uzanto je 2012-04-23 20:12:36    

Mi tre ŝatis vidi tiun filmeton. Mi supozas, ke estis viaj lernantoj en tajvana lernejo. Mi provas sendi ĝin al Teo,
por ke li rekonu sin en kelkajn infanojn. Tamen la filmo estas tre mallonga, do tute nesufiĉa por kompreni, kion
faras la geinfanoj. Tamen estas unua paŝo ! Dankon. Mi baldaŭ mesaĝos al vi. Petro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.