Filmejo

Al la komenco

Titolo:La elfoj kaj la ŝufaristo
Kategorio:distraĵo, fabelo
Aŭtoro(j): Nicole Else (tradukis)
Rolanto(j): Jonathan Cooper
Daŭro:6m21s
Priskribo:Bele ilustrita fabelo.
La laŭtlegitan tekston laŭ la ritmo de la rakontado eblas ankaŭ legi en la subskriblinio. Tre utila materialo por amuzi kaj instrui infanojn.

Spektu ankaŭ la aliajn similajn rakontojn en nia filmejo.

The First Well: Learn Esperanto with subtitles - Story for Children "BookBox.com
Elŝuteblas por Mac/iloj
Por pliaj similaj materialoj en diversaj lingvoj vidu: http://www.bookbox.com/
http://itunes.apple.com/us/app/bookbox-english/id361555974?mt=8
Kreodato:2012-06-23 08:01:37
Lasta redakto:2012-06-23 08:01:37
Montroj:25270
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
nicolee je 2012-06-29 00:22:46    

Pri la problemo de "anstataŭ ol" mi petis la opinion de akademiano Michel Duc Goninaz. Jen tio kion li skribis: "Ĉar "ol" esprimas diferencon, mi ne dirus, ke ĝia uzo post "anstataŭ" estas "erara", sed neutila, ĉar semantike en "anstataŭ" jam troviĝas ideo pri diferenco kaj sintakse estas akceptite, ke "anstataŭ" povas funkcii kiel subjunkcio."

3.
nicolee je 2012-06-25 22:40:51

Anna, dankon pro viaj komentoj. Ĉu vi spektis la aliajn 8 rakontojn en Esperanto? Vi trovos ilin en Jutubo, serĉu "bookboxinc esperanto". Ĉu vi eĉ pretus provlegi plian rakonton?

Amike, Nicole

2.
paulosviana je 2012-06-25 21:47:13    

Ankaŭ mi opinias, ke tiaj filmetoj ne estas nur por infana intereso, sed ili estas didaktikaj por komencantoj kaj progresantoj, precipe ĉar la elparolo estas tre klara kaj internacia, kaj la enhavo tute ne banala. Bonega laboro!

1.
anna_lowenstein je 2012-06-25 15:55:08    

Tre ĉarma rakonto, belege prezentita! Kvankam ĝi teorie estas por infanoj, mi certas, ke ankaŭ miaj plenkreskaj kursanoj ĝuos ĝin, kaj mi nepre montros ĝin al ili. La traduko plejparte estas en ordo, sed mi rimarkas du eraretojn: "ĉi vespere" sen streketo (devus esti "ĉi-vespere"), kaj "anstataŭ ol lasi pecojn de ledo" (devus esti "anstataŭ lasi..."). Ĉu tiuj erarertoj estas korekteblaj?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.