Koncerto de "Kajto" dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en
Kopenhago, 24.07.2011
Kajto estis 4-persona esperanto-muzikgrupo el Nederlando, kiu ekestis en januaro 1988. Nun Kajto konsistas el Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer. La grupo ludas kaj kantas kantojn kun originalaj tekstoj de poetoj el multaj landoj. Ili akompanas sin per diversaj instrumentoj , i.a. gitaro, mandolino, konsertino kaj bango.